• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-08 17:12:03    
Organizo de Arabaj Petrol-Eksportaj Landoj (foto)

cri

En la 9-a de januaro, 1968, Kuvajtio kaj Libio, Saudi-Arabio fondis en Bejruto la Organizon de Arabaj Petrol-Eksportaj Landoj, kies ĉefstabejo situas en Kuvajto.

La Organizo de Arabaj Petrol-Eksportaj Landoj havas 11 membrolandojn. Ili estas Alĝerio, Barejno, Egiptio, Federacio de Arabaj Emirlandoj, Irako, Kataro, Kuvajtio, Libio, Saudi-Arabio, Sirio kaj Tunizio. Inter tiuj 11 membrolandoj, la kvalifikiteco de Tunizio, laŭ ĝia propra peto, ĉiam estas frostigita ekde la jaro 1986.

La organizo celas kunordigi la politikojn pri petrolo inter la membrolandoj, helpi interfluadon de teknologiaj informoj, liveri trejnajn kaj enoficigajn ŝancojn, diskuti pri rimedoj kaj vojo inter la membrolandoj por fari kunlaboradon en la petrola industrio, utiligi la riĉfontojn kaj latentan forton de la membrolandoj, establi komunajn entreprenojn en ĉiuj kampoj de la petrola industrio kaj protekti la interesojn de la membrolandoj.

Ĝia principo estas ne interveni, nek malobservi la petrolajn politikojn diskute diciditajn de la aŭtoritateca institucio de la Organizo de Arabaj Petrol-Eksportaj Landoj.

La plej alta regpotenca institucio de la Organizo de Arabaj Petrol-Eksportaj Landoj estas la Ministra Konsilio, konsistanta el petrolaj ministroj de diversaj membrolandoj. La posteno de prezidanteco de la Ministra Konsilio estas alterne prenata de ĉiuj membrolandoj unu jaron por ĉiu oficperiodo. Ĉiujare okazas 2 kunvenoj de la konsilio. La Plenuma Buroo konsistas el vicministroj de la membrolandoj. La oficperiodo de la ĝenerala sekretario de la sekretariejo estas 4-jara. Li traktas ĉiutagajn aferojn laŭ la politikoj ellaboritaj de la Ministra Konsilio kaj la Plenuma Buroo. Estas ankaŭ arbitracia kortumo, konsistanta el estro kaj vicestro de la kortumo kaj 5 juĝistoj.

La Organizo de Arabaj Petrol-Eksportaj Landoj establis rilatojn kun la Ligo de Arabaj Landoj, la Golfa Kunlabora Komitato kaj aliaj regionaj ekonomiaj kaj sociaj organizoj, Eŭropa Unio, la Disvolva Programo, la Media Programo kaj la Komerca kaj Disvolva Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj, la Islama Disvolva Banko kaj aliaj registaraj organizoj, la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj aliaj neregistaraj organizoj, partoprenis en diversaformaj diskutaj kunvenoj, kaj kune okazigis kun organizoj de nearabaj landoj plurajn diskutajn kunvenojn. En la komenco de la jaro 1973, la totala prospektorita petrola rezervokvanto de la membrolandoj de tiu ĉi organizo estis 382,3 miliardoj da bareloj, okupante 57% de tiu de la tuta mondo. En 1973 la totala petrola produktokvanto de la Organizo de Arabaj Petrol-Eksportaj Landoj estis 882 milionoj da tunoj, okupante 31% de tiu de la tuta mondo.

En la 14-a de decembro, 1996, la 57-a Ministro-nivela Konferenco de la Organizo de Arabaj Petrol-Eksportaj Landoj okazis en Kairo de Egiptio. La konferenco apelaciis, ke diversaj membrolandoj de la organizo pluapaŝe fortigu la kunaranĝadon kaj kunlaboradon en la kampo de petrolo.