• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-18 16:54:40    
Kunsido pri Kongresa Temo de la 90-a UK en Vilno de Litovio

cri

Karaj aŭskultantoj, nun estas la speciala programero pri la 90-a Universala Kongreso de Esperanto.

kiel sciate, la 90-a UK okazis cent jarojn post la fama Unua Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, iasence ĝi estas jubilea kongreso. La Kongreso en Vilno donis okazon pensi ne nur pri la bulonja, sed ankaŭ pri la tuta sinsekvo de la postaj Universalaj Kongresoj. Ĝi pasis kun la kongresa temo "Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado".

Al tiu temo estis dediĉitaj tri diskut-kunvenoj. Limigite de tempo, ni elsendos la unuan. Ĝi koncentriĝas al la historia perspektivo. La dua kunsido kaj la tria kunveno turnis la rigardon respektive al la nuntempo kaj la estonteco. La unua kunsido provos resumi, kiujn esencajn karakterizaĵojn havas la Universalaj Kongresoj tra la jardekoj ekde la Bulonja UK, kiu markis la eniron de Esperanto en la epokon de parola uzo. Iamaj kongres-organizantoj kaj eksmembroj de Loka Kongresa Komitato parolis pri siaj spertoj, malkaŝante kio okazis malantaŭ la kulisoj.

La dua kunsido traktos la kernan demandon "Kion donas (donis) al mi Universala Kongreso?". Tre ofte oni aludas je la granda populareco de kongresa partopreno. Sed ĝis nun oni malofte precizigis, kiuj trajtoj faras la kongresojn tiel popularaj, kio en la programo kontribuas al la formiĝo de la unika etoso.

La tria kunveno turnos la rigardon al la estonteco. Konsciante pri la historia signifo kaj pri la ĉefaj elementoj de la UK, ni neeviteble troviĝas antaŭ la demando kiel kongruigi la tradicion kun postuloj de la nuntempo kaj estontaj bezonoj.

Unue profesoro Humphey Tonkin faris parolon. Nun bonvole aŭskultu! (parolado de Humphey Tonkin)

Sekve sinjoro Franko Luin, vic-prezidanto de LKK de UK okazinta en Svedio en 2003, parolis pri sia sperto. (parolado de Franko Luin)

Ankaŭ Vilmos Benczik doktoro pri lingvistiko rememoris sian interesan sperton. (parolado de Vilmos Benczik)

Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi kongresan temon de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno. Dankon pro via aŭskulto!