• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-25 08:16:50    
Pri poemo de He Zhizhang

CRI
He Zhizhang (659-744) naskiĝis en Yongxing de la gubernio Yuezhou (la nuna gubernio Xiaoshan de la sudorienta provinco Zhejiang). Li donis al si 2 titolojn, Jizhen (Ioma Sincero) kaj Siming Kuangke (Kvardirekte Atingata Frenezulo). En la juneco, trapasinte kortegan ekzamenon, li fariĝis ĉefsekretario de la kortego. Poste li revenis al sia naskoloko kaj faris el si taoiston por vivi ermite. Li tenis profundan amikecon kun la romantika poeto Li Bai (701-762) pro komuna idealo kaj sama karaktero. Li estis el "Kvaropo de Wu" (Wu – regiono ampleksinta la sudan parton de la nuna provinco Jiangsu kaj la nordan parton de la nuna provinco Zhejiang). Nuntempaj homoj povas legi nur 20 el liaj poemoj, temantaj ĉefe pri preĝado kaj taoisma rito.
He Zhizhang estis tre fola kaj ege ŝatanta "frenezan" kaligrafion. Li ankaǔ ekstreme drinkemis. Jen kial la fama poeto Du Fu (712-770) priskribis:
Zhizhang, rajdante sur ĉevalo kvazaǔ enboate,
falas en puton nebulvide, tie dormas plate.
Kiel He Zhizhang mem priskribis... ne pri si, sed pri saliko:
Berilo faras ĉarmulinon pli gracia,
dekmil smeraldaj rubandetoj milde ondas.
Kiu la etan foliaron tajlis tia?
Zefir' printempa ĉion belige pritondas.
Kara leganto de nia reto, ĉi tiu poemo el 4 versoj temas pri saliko, kiel supre dirite, en la dua monato de tiu jaro, en kiu He Zhizhang verkis ĝin.
Estis tre ofte en la antikveco, ke poetoj priskribis ion belan per gracia figuro de belulino. Ankaǔ He Zhizhang, tiom pli post drinko. Ja ja, li rigardis ĉion per ebriaj okuloj. Jen saliko, ne saliko, sed hurio tiom gracia, svelta kaj ĉarma, ornamita per brile verdaj beril-pecetoj. Jen salikaj vergoj, ne, sed smeraldaj rubandetoj sternitaj sur la ŝultroj kaj ĉirkaǔ la talio de la belulino. Kiom? Dekmil, milde flirtantaj kaj karesataj de printempa venteto.
Kiu tiom lerta elfaris la ĉarmajn folietojn? La naturo, Naturo. La majstro Naturo pritondis ĉion belige, per la de homoj neregebla nek videbla tondilo – la venteto. Tond' kaj tond', jam verd' kaj ruĝo en la mond'. Verdaj folioj kaj ruĝaj floroj vestas per si la teron, montojn kaj ebenaĵojn.
Tio estas aparte menciinda, ke He Zhizhang lerte fandis historian anekdoton en sian poemeton. Kiun? Jen anekdoto pri la imperiestro Wudi de la dinastio Qi (479—502) el la Sudaj Dinastioj. Tiu ludema imperiestro ordonis planti salikojn antaǔ la palaco Yunhe de Taichang. Ĉiutage li karesis la "sekse amindajn belulinojn", jen per rigardo, jen per la fingroj, precipe la "silkajn rubandetojn". Eble pro tia manio lia regado daǔris nur kelkajn jarojn!