• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-30 16:16:52    
Kunsido de radioaŭskultantoj de la 90-a UK en Vilno de Litovio

cri

Karaj aŭskultantoj, nun ni daŭrigos nian specialan programeron pri la 90-a Universala Kongreso de Esperanto. Temas pri kunsido de radioaŭskultantoj.

je la 10-a horo en la 24-a de julio laŭ la loka tempo, en salono Zamenhof de la kongresejo en Vilno solene inaŭguriĝis la 90-a Universala Kongreso de Esperanto. Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio sinjoro Renato Corsetti prezidis la inaŭguron. Ĉirkaŭ 2 300 samideanoj el pli ol 60 landoj ĉeestis al ĉi-foja kongreso, kies ĉeftemo estas "Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado". Reprezentantoj de pluraj ambasadejoj ĉeĥa, belga, ĉina, japana kaj rusa, kaj famaj kulturaj kaj sociaj agantoj en Litovio ankaŭ honoris la kongreson per cxeesto.

La 90-a UK okazas cent jarojn post la fama Unua Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, iasence ĝi estas jubilea kongreso.

Al ni la plej grava eble estas kunsido de radioaŭskultantoj okaze de la kongreso.

La renkontiĝo inter deĵorantaj redaktoroj de la Esperantlingvaj programoj de ĉina, kuba kaj pola radioj kaj ĉiuj radioaŭskultantoj kaj simpatiantoj de la Esperantlingva radiofonio, okazis en la 29-a de julio vendrede. Ĉirkaŭ 50 amikoj kuniĝis por aŭskulti vid-al-vide prelegojn de esperantlingvaj parolistinoj el Ĉinio, Kubo kaj Pollando. Nun bonvole aŭskultu!

Cetere niaj karaj amikoj ankaŭ faris akrajn demandojn kaj varme prezentis proponojn, kiuj certe estos riĉaĵo por ke ni plibonigu nian estontan Esperantan elsendon.

Antaŭ ol fini la programeron, mi devas diri, ke la ŝanco liveris spacon al ni, redaktoroj de Esperantaj Redakcioj respektive de Ĉina Radio Internacia, Radio Polonia kaj Havana Radio de Kubo, por kontaktiĝi en tioma proksimeco. Tio sendube intimigos la laborajn rilatojn inter la tri Radioj kaj helpos al la gazetaraj aferoj en nia movado.