• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-03 08:32:35    
Granda realisma poeto Du Fu

CRI
Du Fu (712—770) estis granda realisma poeto. Li ludis gravan rolon en realisma movado de la dinastio Tang (618—907) kaj postlasis jarmilan influon.
En la infaneco li estis jam tre diligenta. Aĝante nur 7 jarojn, li brave ĉantis, "Dekmil librojn mi legu, dekmil liojn mi iru!" Efektive, leginte multegon da libroj, en la aĝo de 20 jaroj, li forlasis sian kabineton kaj komencis 10-jaran vojaĝadon. Vagante de loko al loko, li multe konatiĝis kun diversaj poetoj. Ili kune ĉasis bestojn, grimpis sur montojn, drinkis kaj versis. La migrado vastigis al li la horizonton kaj riĉigis la spiritan vivon.
En la jaro 747, li venis al la ĉefurbo de la imperio. Sed ĝuste tiam estis tempo de fermentado de ribelo de An Lushan kaj Shi Siming. La imperia regpotenco falis en la manojn de naciperfiduloj. Nia poeto neniel povis realigi sian politikan idealon en tia situacio. Tiom pli, li ofte suferis malsaton kaj froston. La ĉiutaga vivo lin turmentis, sed ankaǔ hardis. Li propraokule vidis profundan mizeron de la popolo kaj krimon de la reganta kliko. Multajn jarojn li pasigis en tia stato.
En siaj lastaj jaroj Du Fu denove vagadis. Fine li atingis la sudokcidentan parton de la imperio. En la jaro 759, forte lacigite de longa vojado, li trenis sin al la antaǔurbo de Chengdu (la ĉefurbo de la nuna provinco Sichuan). Tie li petis konstrui kabanon. Sed la mizero pli forte lin atakis. Foje li restis malsata dum 5 tagoj pro neniea akiro de manĝo. Malgraǔ tio li neniam forgesis la patrolandon, la popolon kaj politikon. En tiuj 11 jaroj li verkis sume pli ol 1 000 poemojn, ĉiujn kortuŝajn, forme variajn kaj enhave riĉajn. Fine, vintre de la 770-a jaro, li forpasis en kaduka boato.
Du Fu amis la popolon. Li tiom simpatiis, ke li ofte forgesis propran suferon. Li amis la vivon, la kreigan vivon, tiel ke li neniam ermitiĝis, sed ĉiam restis en la tortura tamen harda vivo. Li amis la naturon de la patrolando, ke li ne povis ne prikanti ĝin.
La poetika tekniko de Du Fu estis tre alta. Li majstre tipigis la realon. Li sciis meti la subjektivon en la objektivon kaj elstarigi la personecon de dialogo. Li uzis multe da idiomaĵoj en siaj poemoj. Li kapablis fari subtilan priskribon. Kaj ĉio ĉi kunfandiĝis en brilegan poezion, propran al li. Nun bonvole legu lian okverson titolitan "Ĝojiga Pluvo en Printempa Nokto":
Bona pluveto l' sezonojn konas,
akurate en printemp' sin donas.
En la nokto ĝi venas laǔvente,
nutras ĉion sur la ter' silente.
Kampaj padoj obskure nebulas,
sole ŝipa lamp' ankoraǔ brulas.
Ruĝ' humidos post la mateniĝo,
l' urbon Jinguan* tegos flortapiŝo.
*Jinguan: Antikva nomo de Chengdu, urbo en la nuna provinco Sichuan. Jinguan signifas silkan oficiston. Siatempe la urbo estis fama pro silka produktado.
Kara retleganto, morgaǔ ni analizu ĉi tiun poemon!