• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-23 08:18:20    
Loknoma Aludo

CRI
Vintre de la jaro 762, armeo de la dinastio Tang gajnis grandan venkon apud la urbo Luoyang (en la nuna provinco Henan), konkerante plurajn urbojn kaj kapitulacigante ribelajn trupojn. Sekvajare sin submetis ankaǔ aliaj hordoj. Informite pri tio, Du Fu, pasiganta tiam trampan vivon, verkis vervan poemon:

Inform' pri venko al ribelo venas,                                                   

la vesto mia tuj de larmoj plenas.

Ĉu nun ankoraǔ tristas la edzino?

Anstataǔ legi, hurle mi solenas

kaj kantas, drinkas – grizula orgio.

Printempe iru al la familio,

tra l' gorĝoj Ba kaj Wu seninterrompe,

jam Luoyang fine, en la sunradio!

Printempe de 763, la 52-jara aǔtoro, ankoraǔ baraktanta por vivteno en la sudokcidenta parto de Shu (la nuna provinco Sichuan), subite aǔdis, ke la imperia armeo subigis ribelajn bandojn. Tia informo lin, ĉiam sopirantan al la edzino kaj gefiloj restantaj en lia naskoloko, tiom ĝojigis, ke larmoj torentis el liaj okuloj kaj malsekigis al li la vestojn. Li antaǔvidis por si, ke paco denove karesos la patrolandon kiu komencos rekonstruadon; kaj lia dekjara vagabondado kaǔzita de la ribelo kaj puĉo finiĝos kaj li revenos al la kara familio.

Ĉu la edzino same aǔdis la informon pri la triumfo de la imperia armeo? Certe, certe. Ankaǔ ŝi tre ĝojas. Ŝi ja devas ĝoji almenaǔ pro tio, ke ŝia edzo revenos. Ho, ridu gaje, kara! Post tia imago, la ĝojo de la aǔtoro duobliĝis, ne, sed plurobliĝis, tiel ke li jam ne povis legi ion plu. Eĉ la aĝo ne sukcesis lin retiri el orgio, kiun li sola ĝuis, ne, sed kun la edzino, gefiloj kaj amikoj, kiuj ĉeestis laǔ lia imago. Kantu, dancu, orgiu! Jam printempo alportanta esperon sentigatan per birdaj krietoj kaj flora aromo.

En la lasta paro da versoj de la originalo legiĝas 4 lokaj nomoj: Baxia, Wuxia; Xiangyang kaj Luoyang. Kara retleganto, vi jam rimarkis ian samecon en la 2 paroj da loknomoj, ĉu ne? Jen "xia" en la 1-a paro – ĝi signifas gorĝon de rivero, fjordon; valon, ravinon, kanjonon kaj intermonton. En la alia paro troviĝas "yang'", signifanta pozitivon, aktivon, helon, radion, varmon...; la sunon; la sudan flankon de monto kaj nordan flankon de rivero; penison. "Baxia" estas rivera gorĝo ĉe la monto Daba; "Wuxia", unu el la 3 famaj gorĝoj de Jangzio ĉe la monto Wushan. "Xiangyang", gubernio en la provinco Hubei; Luoyang, urbo en la provinco Henan. Per la 2 paroj da lokoj la aǔtoro ne nur realisme indikis la vojon kondukantan al lia hejmo sed ankaǔ romantike aludis, ke li leviĝos el dronigaj gorĝoj kaj atingos la 2 lokojn, plenajn de sunaj radioj. En la traduko mankas ne nur la loko Xiangyang, sed ankaǔ 2 ŝlosile gravaj verboj "chuan" (trairi) kaj "xia" (alia ideogramo signifanta malsupreniĝon), kiuj tre vivece reliefigas la viglecon kaj riskecon sur la vojo duone enrivera kaj duone surtera, de okcidento al oriento.