• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-17 12:43:21    
Chen Yanlin: Virinoj

CRI
En kabineto estas 2 fieraj virinoj: Azhen kaj Shuhua. Ambaǔ fieras pro tio, ke ili respektive naskis stangohavan idon (filon). Ili do sentas sin multe pli altaj kaj belaj.

Tiutage Azhen portis al Shuhua bonan informon: "Ajuan naskis filinon post cezara operacio."

"Vere?" Floris la vizaĝo de Shuhua, kiu sentis rankorforigan ĝojon.

Ajuan estas kulturosporta estrino de sindikato. Pasintece ŝin, lernejan floron, ĉasis almenaǔ "fortigita plotono" da junuloj. Tiuj uloj, krudalangaj kontraǔ Azhen kaj Shuhua, timide sin ĝenas antaǔ Ajuan, pri kio ili ambaǔ rankore ĵaluzas kontraǔ ŝi. La edzo de Ajuan estas Gu Ping, mekanika teknikisto kaj korbopilka ĉefteamano de la fabriko. Li , bubale alta kaj ĉevale granda, kaj ŝika kaj galanta, tamen plej ĉagrena al la du virinoj kiuj, kompreneble, neniom malkaŝas sian impreson, pro tio ke li neniam rigardas ilin vid-al-vide eĉ dum sekundo, kvankam ĉiuj oftege renkontiĝas unu kun la alia pro malgrandeco de la fabriko.

"Gu Ping estas solfilo, ĉu vi ne scias?" Ridas Azhen.

"Vere?" Ankoraǔ pli serenas la ĉielo en la okuloj de Shuhua kiu imagas, kiom li ĉagreniĝas. "Ho! La patrino de mia viro estas tiel senkompata al sia 1-a bofilino pro tio, ke ŝi naskis filinon. Post ties akuŝo ŝi kuris en parkon por sin hardi per glavo. Sed al mi, ŝi tiom bonas, jen brunan sukeron jen ovojn donas." En fieriga feliĉo ŝi dronas.

"Certe la patrino de Gu Ping estas tia, kia via bopatrino." Azhen ne ĉesas fari trikadon. "Al kio la ĉarmo utilas? Nur floro en poto, ne povas elbaki filon, plaĉas sole al la edzo, naǔzas la bopatrinon."

Sinjoro Ji, direktoro de la fabrika administrejo, puŝas la pordon kaj envenas. Li ĵetas kelkon da ruĝaj pakoj sur tablon.

"Ǔa sej! Bombonoj!" Azhen gaje senŝeligas pecon kaj ŝovas ĝin en la buŝon.

Ekridinte, la direktoro sin turnas al Shuhua, "Mi scias, ke vi denove laǔdis la bopatrinon. Sed kiel ŝi traktus vin, se vi havigus al ŝi nepinon?"

Shuhua tre miras pri tia demando, tiel ke ŝi povas diri nenion.

Li ridetas. "Nu, bombonojn! Donacitajn de Gu Ping."

"Kio? Gu Ping?" Surpriziĝas la du inoj, gapantaj al sinjoro Ji.

Li kapjesas. "Lia patrino nun ankoraǔ flegas Ajuan en la akuŝejo. Li aĉetis bombonojn kaj cigaredojn, kontraǔ pli ol 300 juanoj, kaj konfidis, ke mi helpe disdonu ĉiom en la fabriko." Sekve li aldonas, "La patrino de Gu Ping ploris en koridoro de la akuŝejo..."

"A! Vere?" La ina duo ekviglas. Kaj Azhen, "Pro tio, ke Ajuan naskis filinon? Jam estas nova epoko. Jam egaleco inter viro kaj virino. Kial plori..."

"Ne pro tio! Tiam Ajuan ne naskis ankoraǔ. Kiel oni povus scii pri la sekso? Tiam okazis malfacilo. Kuracisto postulis, ke Gu Ping faru subskribon, kaj demandis, kiun oni gardu, la naskonton aǔ la idon. Gu Ping preferis sian edzinon. Subskribinte sian nomon, Gu Ping forte nervoziĝis kaj larmis. Vidinte, ke la filo tiom amas sian edzinon, la patrino tre kortuŝiĝis. Poste nenio okazis kaj al Ajuan kaj al la ido. Tre sekure. Kaj Gu Ping ege ĝojis. Kaj li aĉetis la bombonojn kaj cigaredojn, kaj ke mi faru la distribuadon..."

Mutis la 2 virinoj.

S-ro Ji fiksis sufloran rigardon al ili. "Babilante pri la nasko, vi ofte forgesis, ke vi mem estas virinoj. Senintence vi distretis la virinajn dignon kaj personecon. Ho, mi jam diru plu nenion! Bombonon, bombonon!"