• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-03 07:22:19    
He Weiping: Reveno en Neĝa Nokto

CRI
Estas neniom samaj la psiko de frua revenanto kaj tiu de la tarda. Ŝia animstato apartenas al tiu lasta. En profunda nokto, regas dezerteco sur stratoj. Okazas nur blovado de vento kaj falado de neĝo, kaj vidiĝas sole profundaj spuroj. Post unu ĝiro ŝi jam vidas portalon. Ŝi sentas la koron forte batanta. Ho, portalo, ne fermiĝu, almenaǔ ne estu riglita aǔ ŝlosita! Ho... Ŝi sentas malvarmaj kaj la manojn kaj la piedojn. La portalo estas solide fermita, en la ĝirejo de la strato sub lampo kies lumoj tremas en ŝvebado de neĝaj flokoj. Kuntirinte la koltukon ŝi turnas la okulojn en ĉiuj direktoj ĉirkaǔ si, kun la espero, ke iu alia el la sama kortodomo tiel malfrue revenu kiel ŝi. Sed neniu! Restas sola solvo, ke ŝi voku iun por malfermo de la portalo. Ŝi paŝas laǔ la ekstera muro. Sed kiun voki? Jin Di estas ŝia plej bona amikino, tamen antaǔ nelonge ŝi edziniĝis, tial ne estas dece voki ŝin en ŝia miela monato. Ho, se ŝia amikino povus mem veni al la pordo ĉi-momente! Ŝi ekridis pri si. Lasu! Ĉu onjon Liu An? Ĉi tiu ja estas plej varme salutema en la kortodomo. Sed tiu grasa oldulino, iom tro snobe profitema, tial kutime de ŝi ignorata. Tio okazis antaǔ multaj jaroj, kiam ŝi, abiturientiĝinte, estis ironta al kamparo, ŝia patrino ploris pro bedaǔro, tiam onjo Liu An diris, “Vi fariĝos malriĉ-kamparanino, ankaǔ viaj idoj.” Poste ŝi revenis en la urbon, kaj onjo Liu An fariĝis sufiĉe bona al ŝi, tamen ŝi neniel, eĉ nun, povas forgesi tiamajn vortojn de onjo Liu An. Ne voku ĉi tiun! Cetere, estas ne konvene doni tian ĝenon en la profunda nokto, se nenia kontakto okazis en la pasinteco. Voku do Ma Pingping! Ĉi tiu 14-jara knabo vivas kun la patrinflanka avino pro tio, ke liaj gepatroj laboras en provinco. En la infaneco li ofte sin kroĉis al ŝi, por ke ŝi rakontu ion al li, kaj neniam ŝi rifuzis. Ŝi serĉas direkton al la hejmo de Ma Pingping. Unuafoje ŝi vidas, ke la muro estas tiel alta, ke eĉ eskalo ne povus helpi ŝin. Ĉu voko povas atingi lian ĉambron? Aj, kio sekvus, eĉ se la voko penetrus ĝis lia lito? Hm, 14-jara knabo ne povus vekiĝi, se oni energie frapus eĉ tamburegon ĉe lia orelo. Voku do lian avinon! Lia avino estas ja plej bonkora. En la kortodomo la avino plej zorgas aferon pri ŝia edziniĝo kaj, de tempo al tempo, svatis iun al ŝi. Sed fine ŝi timegas rendevuon. Tiuj ŝikaj junuloj ekzamene ŝin rigardis, tiel intense, ke ĉiufoje ŝi malaltiĝis. Ĉi-momente ŝi dronas ankoraǔ en tristo pro tio, ke ŝiaj plej belaj jaroj fordrivis en la kamparo. Oni diras, ke neniu el 17—18-jaraj knabinoj estas malbelaj. Ŝi aĝas jam pli ol 30 jarojn! Ho, kiom bone, se oni povus rejuniĝi je 5 jaroj, almenaǔ je 3! Tiam ŝi strebus por iun ajn uleton konkeri. Ŝi ne estas stulta. Sed nun, ĉio malfrua. Kiel ĉi-nokte, por viziti kinejon. Ŝi neglektis tion, ke la kortodoma pordo povas esti de interne riglita. Nu do, lasu vin al la providenco! Sed finfine ŝi ne volas facilanime sin doni al iu ajn ulo. Pro ĉi tio oni dorse klaĉos, ke ŝi estas tro elektema. Sole la avino de Pingping neniam tion diris. Tamen ĉu ne estas tro kruele, ke pli ol 60-jara maljunulino, riskante la venton kaj neĝon, trenu sin el la varma ĉambro en la profunda nokto por malrigli la pordon? Ho, nepre ne estu tiel senkompata! Ŝi sentas malvarmon. Ŝi rimarkas, ke la neĝo pli densas kaj la vento pli fortas. Proksime kaj fore, ĉie estas mondo de blanko. Kiam ŝia rigardo atingas la horizonton, ŝi vidas nigran punkton proksimiĝi. Rondiĝas ŝiaj okuloj. Ho, kiel bone, ke tiu estu homo samdoma! Ŝi decidas doni almenaǔ mil dankojn, ne gravas, ĉu tiu akceptos aǔ ne. Jam sufiĉe proksimen. Jen mezaĝulo, kun korbo en la mano. Sed li rapide preterpasas! Ŝi volas fari tretadon kaj krii anatemon – kontraǔ si, aǔ kontraǔ tiu ulo, aǔ kontraǔ la vetero, aǔ kontraǔ la sorto, ŝi ne scias. Ŝi malespere rigardas lian dorson, naskante fortan admiron. Li certe portas ion en la korbo kaj reiras hejmen --- tial certe iu malfermos por li pordon. Kiu? Lia patrino? La edzino? Certe regas varmo en lia hejmo. Ankaǔ ŝi havas hejmon, liton, kovrilon, fornon kaj... same varme, kvankam iom solece. Tamen ŝi ne povas atingi la hejmon kiu, tute proksima je kelkaj futoj, ĉi-momente ŝajnas antipode forega. Ve, la damninda filmo! Ŝi ne povas imagi, kiel ŝi pasigu la tutan nokton ekstere. Kriu! Simple kriu! Tute egale, kiu malfermos la pordon! Kaj ŝi ĵuras, ke ŝi estos por ĉiam bona al kiu lasos ŝin endomiĝi. El la tuta gorĝo ŝi krias, “Malfermu la pordon!” Kaj frapas je ĝi. Knar’... la klapoj apertiĝas. Ho ve, la pordo tute ne estas riglita!