• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-10 08:26:52    
Wu Hao: Ami Vivon

CRI
Mi rimarkis, ke tiu malsanulo estas tre originala. Plurfoje mi vidis, ke li manĝas en koridoro de malsanulejo, jen huntunon*, jen kaĉon, jen frukton. Ŝajnis al mi, ke li ĉiam nur glutas aǔ maĉas, farante nenion alian. Ankaǔ tio venis al mi en la okulojn, ke li vomas kaj vomas – vominte manĝas kaj manĝinte vomas. En lia ĉambro estis sofo. Sole en lia ĉambro estis unu sofo tra la tuta malsanulejo. Tage, en libera tempo ekster injektado, li murmuris pri io, sidante en la sofo. Mi atente aǔskultis kaj fine trovis, ke li flustras al si pri io en la angla lingvo. Lia vizaĝo estis koakseca kaj tre flava, eĉ terure flava. Tamen oni povas legi nek aflikton nek malesperon sur lia glabelo.

Tiam mia patrino estis en la hospitalo 85. Kiam panjo dormis, mi ofte promenis en longa balkono. Poste tiu menciita malsanulo vekis mian atenton.

En tiu tago mi denove iris al la fenestro de lia ĉambro. Kiam niaj rigardoj sin renkontis, li sendis rideton al mi tra la fenestro. Kaj ni komencis babilon. Antaǔ ol mi finis mian parolon, li demandis: "Tiu sinjorino estas via patrino? Ho, kiel bona vi estas!"

Mi informiĝis pri lia malsano.

Li pale ridetis. "Kancero. Hepata."

Mia koro ektremis. Tamen, anstataǔ montri sin malĝoja kaj kompatiga, li memvole rakontis al mi sian historion.

En la jaro 1975, abiturientiĝinte li iris labori en la kamparo. Poste, kiam oni revalidigis ekzamenan sistemon, li anoncis sin, sed malsukcesis pro tio, ke li ne havis tempon fari relernadon. Dank' al 12-monata preparado, li fine varbiĝis en universitaton. Diplomite el la supera lernejo li laboris en fabriko kiel teknikisto. En libera tempo de ĉiu tago li lernis la anglan lingvon. La memlernado daǔris 8 jarojn. Poste li laboris en iu institucio de la registaro kaj fariĝis profesia tradukisto. Sed ve! Post nelonge la hepata regiono pli kaj pli doloris lin. Komence li ne atentis la doloron. En fiziologia ekzameno, okazinta pasintajare, oni rimarkis, ke li troviĝas en la lasta stadio de la hepata kancero.

Li restis trankvila, rakontante al mi sian historion. Dume mi sentis fortan bedaǔron por li. Bone scianta, ke tia malsano estas mortiga, mi konsolis lin:

"Bonvolu esti bone kuracata. Estas ankoraǔ espereble." Mi mem trovis ioman hipokritecon en miaj vortoj.

Sed lian respondon mi tute ne atendis:

"Jes, vi pravas! Mi firme tenos esperon, se mia spiro ne ĉesos." Li parolis pri psika ŝanĝiĝo. "Komence mi kolapsis pro terurego. Sekve mi sentis, ke bestoj mordas kaj disŝiras mian koron. Ŝajnis al mi, ke mi estas trafita ankaǔ de kugloj. Kuŝante en lito pli ol unu monaton, mi volis nek preni manĝon nek esti kuracata..." Li paǔzis.

"Tiutage, en la hejmo, mi vidis, ke la edzino kaj patrino senbrue kaj atenteme paŝas. Rimarkinte, ke ili regas sin por ne larmi, mi subite konsciis, ke ilia kordoloro estas ne malpli granda ol la mia. Mi riproĉis min: Ci, tro egoisma, zorgas nur cin mem! Ci estas ilia kaǔzo. Ci devas ami la vivon, por ci mem, tiom pli por la familianoj. Ci devas atingi almenaǔ tion, ke al ili estu pli facile kaj agrable."

"Kaj ĝuste por tio vi klopode prenas manĝaĵojn kaj aktivas esti kuracata, ĉu ne?"

"Ĝuste, ĝuste! Kaj mi atendas alvenon de miraklo. Eble baldaǔ scienculoj eltrovos novan medikamenton kontraǔ la hepata kancero. Mi do devas persisti en daǔrigado de la vivo. Vivi, jen plej grave. Kiel laǔ vi?"

Matene de sabato, ridoj aǔdiĝis el lia ĉambro. Mi scivole glitis al la fenestro kaj vidis, ke knabino, kun ruĝa banto sur la kapo, sin kroĉante al la sofo, tiras lipharojn de la kancerulo, kiu defendas sin per ambaǔ manoj. Tamen ŝi obstine provas kaj provas. Mezaĝa virino, sidante sur la malsanula lito, ĝuis kun rideto la petolaĵon de ilia filino. Ŝi admonis, ke la filino ne kaǔzu doloron al la patro. Poste la knabino deklamis tekston en la angla lingvo, kiam mi jam estis forpaŝanta. Mi returnen iris al la fenestro kaj mia rigardo trafis tian scenon, ke ĝoja rideto ludas sur la vakseca vizaĝo de la malsanulo kiu fiksas la okulojn al la knabino kiu, tenante libron, absorbite laǔtlegas...

Tagmeze mi liftis suben. Samtempe la knabino kaj ŝia patrino kiu, karesante ties kapon, softe diris, "Bona filino, hodiaǔ vi forte ĝojigis paĉjon!

"Paĉjo povu frue resaniĝi!"

"Povas, certe povas, mia filino! Ni kune klopodu! Ni atendu miraklon! Ni..." Ŝia voĉo mallaǔtiĝis, kaj la 2 okuloj ekbrilis de larmaj floretoj.

Pasis kelkaj jaroj, en kiuj mi ofte atentis informojn pri nova medikamento kontraǔ la hepata kancero. Mi silente atendis aperon de miraklo por li. Tio estis atendo ankaǔ de la vivo mem. Mi scias, ke minaco de la Morto servas kiel referenco por la vivo unuflanke kaj donas veran sencon de daǔrigo de la vivo aliflanke. Eble oni ne havas la kapablon fari elekton, kiam Parco alvenas; sed oni povas fari pozitivan kaj aktivan reagon. Ni povas elekti bataladon kaj ne esti faligita de teruro. Ni ĉiam memoru, ke oni eĉ pli amu la vivon, kiam nenio malfeliĉiga nin atakas.

Ni amu la vivon, ne sole por ni mem, tiom pli por la aliaj.

-------------------------------------------------------------------

*Huntuno: Populara manĝaĵo farita el farĉo de muelita kaj spicita viando, volvita en maldika pasta ŝelo.