• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-17 08:02:54    
Hu Longjia: En Leciono

CRI
Lernejo: La elementa lernejo A.
Temo: Lingva leciono, "Honesta Knabo".
Instruisto: Instruisto B.
Procezo de la leciono:
B: En ĉi tiu leciono ni daǔrigu la lernadon de la teksto de "Honesta Knabo"! En la lasta leciono, vi ĉiuj jam ellernis novajn ideogramojn kaj parkere legis la tekston. Nun, bonvole faru respondon! La 1-a demando: Kiu estas la honesa knabo?
Lernantoj (laǔte): Le---nin! Lenin!
Instruisto: Kial li estas honesta knabo? Bonvole respondu!
Lernantoj (laǔte): Lenin rompis florpoton. Komence li ne konfesis tion, poste li konfesis tion.
Instruisto: Ĉu honesta knabo estas bona? Bonvole respondu do!
Lernantoj (laǔte): Bo---na!
Instruisto: Ĉu vi volas esti honestaj? Ĉiuj do bonvole respondu!
Lernantoj (laǔte): Vo---las! Ni volas esti honestaj.
Instruisto: Ne honesta knabo estas bona aǔ malbona? Bonvole do respondu!
Lernantoj (laǔte): Mal---bo---na!
Instruisto: Ĉu vi volas esti malhonestaj?
Lernantoj (laǔte): Ne! Ni ne volas esti malhonestaj.
Instruisto: Prave! Ĉiuj devas fariĝi ne malhonestaj, sed honestaj, ĉu ne? Bonvole diru, ĉu vi iam faris ion malhoneste?
Lernantoj (silente): ...
Instruisto: Ne gravas, se vi agis ne honeste, sed malhoneste. Tamen tio tre gravas, ke de nun ni ĉiuj estu honestaj. Estas jam malhoneste, se eĉ nun oni ne volas konfesi faritan malhonestaĵon. Ĵus vi promesis fariĝi honestaj, ĉu ne?
Lernanto (mallaǔte): Mi... mi faris malhonestaĵon. En la lastaj ekzamenoj de la lasta semestro, mi gajnis 90 poentojn el la lingva ekzameno kaj 92 poentojn el la matematika ekzameno, sed pro tio, ke mi ŝtele rigardis... rigardis respondojn de... de Wang Ying...
Instruisto: Kial vi fari la ŝtelan rigardadon?
Tiu lernanto (silentas): ...
Instruisto: Ne gravas. Eldiru, pri kio vi tiam pensis? Diru la veron, vi do estas jam honesta knabo.
Tiu lernanto (mallaǔte): Antaǔ la ekzamenoj, vi, sinjoro instruisto, diris, ke por gajnigi al la klaso ruĝan flageton, ĉiu devas gajni altajn poentojn; oni povas legi respondojn de bona kunlernanto, kiam oni ne povas mem fari respondojn. Antaǔ la ekzamenoj, vi venigis kamaradon Wang Ying, ke ŝi sidu ĉe mi. Mi ne povis fari respondon, mi do...
Instruisto (silente): ...
Alia lernanto (mallaǔte): Ankaǔ mi agis malhoneste. Ĉi-semestre, mi donis 180 juanojn da kotizo. Antaǔhieraǔ onklo el kontrola grupo demandis, kiom mi kotizis. Mi diris, ke mi pagis 150 juanojn. Antaǔ la kontrolado Via Instruista Moŝto diktis en la klasĉambro, ke ni diru nur 150; tiu ricevos vangofrapojn, kiu diros 180. Mi timis vangofrapojn, mi do...
Instruisto (silente): ...
3-a lernanto (mallaǔte): Ankaǔ mi nehoneste faris ion...
4-a lernanto (mallaǔte): Ankaǔ mi...
(Sonorilo anoncis finiĝon de la leciono.)