• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-24 08:18:58    
Pan Xiangli: Adoro al Policano

CRI
La plej granda impreso en Ŝanhajo estas: multeco de homoj. Ĉiutage torentas aǔtoj, bicikloj kaj paŝantoj, en ĉiuj direktoj. Metroo jen englutas, jen sputas, svarmon kaj svarmon. La homa multeco kaǔzas, ke spaco jen kunpremiĝas en duonan solidon jen kirliĝas kvazaǔ bolanta likvaĵo. Kia kaoso furiozus, se ordo ne regus tian metropolon? Ne imageble! Ŝanhajo estas, kvankam hompletora, ankoraǔ taǔga por terana vivado dank' al tio, ke la ordon tenas iuj homoj tre efike laborantaj. Jen kial ĉiutage mi povas vidi stratajn policanojn, kiuj lerte kaj aplombe direktas la trafikadon, kiel milite harditaj komandoroj.

Foje aliloka verkistino forte admiris: "Ha! Tiom ĉarmaj la policanoj en Ŝanhajo!" Sekve ŝi indignis pro tio, ke mi neniom eĥis. Ve, kia miskulpigo! Kiel ŝi povus scii, ke mi ne povas klare vidi la detalojn sur la vizaĝo de policano. Fakte policano estas modelo por mi en la vivo, kion mi tamen ne malkaŝis al la verkistino. Policano ĉiam donas al mi belan impreson malgraǔ tio, ke mi ne distingas lian facion.

Antaǔ kelkaj jaroj, preskaǔ en ĉiu tago, mi iris sur interna ciklo de la vojo Siping, sekve sur viadukton kaj sob ĝis kruciĝejo. Ŝtopiĝo ofte okazis tie, kaj sangvina ŝoforo kolere kriis, "Kie la policanoj? Ankoraǔ dormaĉas?" Foje la trafiko tre glatis, tiam busisto laǔte jubilis, "Certe Qian Longgen estas tie." Unuafoje mi aǔdis tiun nomon.

Jam duafoje, kiam taksiisto murmuris al si, "Certe Qian Longgen!"

"Kiu Qian Longgen?" mi scivole demandis.

"Avangardulo en la polico."

"Kial vi ĉiuj scias lian nomon?"

"Kial ne? Eĉ konas. Li estas tia!" Li etendis la polekson, ne lasante la stirilon.

Qian Longgen eksidis en mia koro. Li fariĝis mia modelo post kiam alitage 3-a ŝoforo muĝis kontraǔ kaosa kunpremiĝo, "Certe ne Qian Longgen!" Tiam mi arde brulis por vidi tiun policanon nomatan Qian Longgen. Mi nepre lin salutos kaj diros al li, "Estas ege merite policani. Ja adorinde!"

Emocias forte tia momento, en kiu redaktoro aǔdas ke leganto diras, "Li respondecas pri tiu ĉi rubriko. Jen kial ĝi tiom ĉarmas (aǔ aĉas)"; en kiu aǔtoro informiĝas, ke iu divenas el penso, lingvaĵo kaj stilo, ke li verkis la anoniman artikolon... kiom delice, ke oni povas certigi al si laǔ konkreta stato, ĉu vi ĉeestas aǔ ne, kiel tio en la trafiko, ĉu Qian Longgen laboras tie aǔ ne. Ju pli mi pensas, des pli mi admiras kaj adoras tiun policanon.

Poste mi vidis, ke ĉe tiu vojkruciĝejo staras sufiĉe granda tabulo sur fosto. Sur la tabulo legiĝas "Posteno de Qian Longgen".