• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-31 07:59:46    
Shao Baojian: Eterna Pordo

CRI
Antikva urbeto en la sudo de la rivero Jangzio. Kortodomo ordinara kun antikva puto en si. Loĝas 8 aǔ 9 ordinaraj familioj en la maljuna senetaĝa domo, kies strukturo de multegaj jaroj neniom ŝanĝiĝas, tamen internaj mebloj pli kaj pli moderniĝas.

El la 8 aǔ 9 familioj 2 estas unumembraj – preskaǔ maljuna fraǔlo Zheng Ruokui kaj apenaǔ juna fraǔlino Pan Xuee.

La 2 familioj estas tute najbaraj, je unu muro ĉeaj.

"Bonan matenon!" Li ŝin salutas.

"Eksteren?" Ŝi preterpasas, ne lantigante la paŝojn.

Ĉiam oni aǔdis kaj aǔdas nur la 3 vortojn, ilin vidinte renkontiĝi. Mankas varmeco en la 3 vortoj, tiom pli en ilia ripetiĝado, kaj suspiras la aliaj familioj.

Eble jam pli ol 40 jarojn fraǔlino Pan Xuee aĝas. Figuro tiel svelta, ke oni jam sentas maldikecon; vizaĝo ovala kaj haǔto ebura. La surfaciaj organoj okupas estetikajn lokojn. Ŝi portas vestojn simplajn, tamen ne eksmodajn. Kaj oni facile rimarkas ŝian iaman ĉarmon. Ŝi servas en butiko de freŝaj floroj, situanta en okcidenta strato. Neniu el la najbaroj komprenas, kial tia pimpulino ankoraǔ fraǔlinas. Oni scias nur, ke ŝi havas rajton akiri amon, tamen ŝi efektive neniam edziniĝis.

Antaǔ 5 jaroj Zheng Ruokui alloĝiĝis. Li estas belartisto de filmostudio. Laǔdire li, tute sentalenta, laboras serioze kaj pedante. Nur 45- aǔ 46-jara, li aspektas kiel grandaĝulo, kun la hararo rufa, taǔzita, certe apenaǔ kombita, kaj kun ne malfacile rimarkebla ĝibo. Magras la vizaĝo, glitas la ŝultroj kaj skeletas la manoj. Sole la grandaj okuloj flagras, de tempo al tempo, je junecaj briloj pri ia deziro aǔ espero.

Li revenas ĉiam kun freŝa bukedo, aǔ roza, aǔ peonia, aǔ magnolia, aǔ umea, laǔsezone en la tuta jaro. Li metas la florojn ĉiam en diafane bluan kalikegon.

Ne havante kutimon viziti najbaron, li fermas sin longe en sia ĉambro. Sporade li paŝas al la puto, por purigi vestojn, lavi manĝilojn aǔ ordi la kalikegon. Puriginte la florojn, li verŝas en ĝin puran putakvon kaj ĝin atenteme portas, kun pintigita buŝo, per ambaǔ manoj, en sian neston.

Dika muro apartigas lian dormoĉambron disde tiu de Pan Xuee.

Ĉe lia lito staras etaĝero malnova, home alta kaj kroĉita al la muro. La supra dekstro de la etaĝero estas eterna loko por la florkalikego. Pendas, aǔ sin apogas ie, diversaj kakemonoj, ĉinaj, alilandaj, pentritaj de li mem aǔ de aliaj. Mankas virino, kion oni vidas el mebla kaoso kaj polva dikeco. Ne ekzistas, kompreneble, la varma etoso povanta esti kreita sole de virino. Tamen eĉ polvero neniel sukcesas atingi tiun florujon, kiu gravedas ĉiam je klara kaj pura akvo kaj gardas freŝe ĉarmajn kaj gajajn petalojn.

Kiom la sam-kortodomaj arde deziras, ke la gutemaj floroj, de li alportitaj, aperu, almenaǔ unu fojon, en la ĉambro de Pan Xuee! Ve, tia miraklo ĉiam dormegas! Sekvas nur profunda bedaǔro kaj kontinua kompato, nature al Zheng Ruokui.

Frua mateno, nebuleca pluvo, en aǔtuno.

"Bonan matenon!" Li tenas super si ombrelon.

"Eksteren?" Ŝi ŝirmas sin per ombrelo.

Vespero. Senpluveco. Ŝi revenas. Li ne vidiĝas.

Venas nur informo, ke en sia kabineto li subite falis pro perturbo de la koro. Oni sendis lin al hospitalo. Kaj li dormas eterne.

Ploro okazas en la kortodomo ordinara. Ŝajne Pan Xuee ne ploras, tamen ŝiaj okuloj estas vere ruĝruĝaj.

Girlandoj. Unu post alia. Tiu granda, al kiu ĉirkaǔkroĉiĝas freŝaj floroj, tamen sen kondolenca skribo, estas de ŝi omaĝita.

Vere granda manko en la simpla kortodomo, ke tia domo subite perdas fraǔlon simple vivintan sen amoro!

Post kelkaj tagoj Pan Xuee transloĝiĝas, tiel abrupte, tiom haste.

Ordante restaĵojn de la pentristo, oni ne povas ne esti surprizita. Polvo ĉion kovras, escepte de la florujo, ŝajne viŝita antaǔ nelonge, tial pure klara kaj brile blua kaj, tiom pli mirige, kovanta blankajn florojn de krizantemo, tute ne velkajn.

Kiam oni formovas la bambuan etaĝeron, ĉies okuloj rondiĝas.

Pordo! Sur la muro vidiĝas klare kaj okulfrape pordoklapo, purpure ruĝa, delikate farita kaj havanta belan tenilon el latuno.

Ĉies koro peziĝas. Jen tiel!!!

Bruas la najbaroj. Forvaporiĝas la kompato kaj respekto al la fraǔlo. Altorentas indigno, ne priskribebla, eĉ ne klarigebla.

Tondras hurlo de iu, kiu etendas la manon por malfermi la pordon – glatas, kiel la muro, kaj la klapo kaj la latuna anso.

Pordo pentrita sur la muro!