• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-07 16:34:54    
INFORMITALE 68 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio

cri
"La gefianĉoj" aperis en la serio Oriento-Okcidento
La italoj estas konindaj ne nur pro la bela klimato, la napolaj
kantoj kaj la pico. Ili estas konindaj ankaŭ kiel "popolo de la libro".
Temas pri la sola libro en Italujo, pri kiu ĉiuj scias. Kelkaj homoj
memoras tutajn pecojn parkere. Ĝi eniris la lingvon per multaj dir-manieroj derivitaj el ĝi, kaj ĝiaj rolantoj: la kamparano, la advokato
malfacile retorikanta por trompi kamparanojn, la bonegulo,
la sanktulo, la malbonegulo, regule estas uzataj por priskribi
nuntempajn homojn.
"La gefianĉoj" (I promessi sposi, en la itala) estas verko de
Alessandro Manzoni, kiu verkis en la 19-a jarcento, kaj priskribis
eventojn okazintajn antaŭ jarcentoj en norda Italujo. Fakte temas
pri la mistraktado fare de la tiamaj potenculoj al la tiamaj malpotenculoj
kaj pri la rolo de la eklezio protekte al la popolo (eĉ se foje alianca al la regantoj). Nenio nova sub la suno.

Ĝi aperis en la serio Oriento-Okcidento de UEA en la kadro de la laboroj antaŭ la Universala Kongreso en Florenco ĉi-jare.
Se vi volas koni la homojn en la kongresa lando, ne maltrafu ĝin.
La libroservo de Itala Esperanto-Federacio (Via Villoresi, 38, IT-20143
Milano, Italujo, ) vendas ĝin je 27 eŭroj + sendokostoj
al eksterlando (triona rabato por aĉetoj de 3 aŭ pli multe da ekzempleroj).
Aĉetebla ankaŭ en la libroservo de UEA.
***************
Pliaj informoj pri la UK ĉe:
www.ukflorenco2006.it au
.
Informoj por esperantista gazetaro:
http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/in
formitale/
LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio,
Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italujo,
Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elshuteblaj che
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton:
"Assessorato al Turismo di Firenze"

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio -
Itala Esperantista Junularo -
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al: f.amerio@libero.it
Kompilanto: Francesco Amerio
Esperantologia Konferenco en UK 2006
La Esperantologia Konferenco de la ĉi-jara Univerala Kongreso en
Florenco (29 Julio - 5 Aŭgusto) havos kiel temon "Esperantologio
kaj la Interreto". Bonvenaj estos kontribuoj pri scienca
pritraktado de Esperanto en la Interreto kaj pri la Interreto
kiel helpilo por Esperantologoj. Aparte kuraĝigataj estos
kontribuoj de junaj Esperantologoj. La Konferencon organizas
ĉi-jare Bertilo Wennergren.

ESF ("Esperantic Studies Foundation"), kiu subtenas la
Konferencon, planas aperigi la referaĵojn en sia TTT-ejo kaj
eble ankaŭ en presita formo. La referaĵoj tial prefere enhavu
Angla-lingvan resumon.
Interesatoj bv. anonci sin ĉe Bertilo Wennergren retpoŝte:
"bertilow@gmail.com".
---
fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu