|
En la 13-a de aprilo en ĉina orienta urbo Hangzhou, inaŭguriĝis la unua monda forumo pri Budaismo. Ĝi estas la unua religia internacia konferenco gastigata de la ĉina registaro. Preskaŭ mil grandaj budaistoj, specialistoj, talentuloj kaj politikaj personoj el pli ol 30 landoj kaj regionoj partoprenas en la konferenco. La konferenco kun ĉeftemo "Harmonia Mondo, Komenciĝu ekde Koro" celas establi altnivelan dialogan terenon egalan, plurisman kaj malferman por Budaismo. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.
Karaj aŭskultantoj, nun vi aŭdas, ke antaŭ la inaŭgura ceremonio, ĉeestantoj litanas. Budaismo originis el antikva Hindio en la 6-a ĝis la 5-a jarcento a.K kaj antaŭ pli ol 2 000 jaroj venis en Ĉinion. Budaismo faris kunfandon kun ĉina tradicia kulturo kaj fariĝis unu el religioj de la ĉina nacio. Nun Budaismo ankoraŭ estas grava "ora ĉenero" por ligi orientaziajn landojn kaj budaismaj rondoj de diversaj landoj senĉese faras translandan kaj translingvan kunlaboron. Establiĝo de monda forumo pri Budaismo devenis de interfluo de orientaziaj landoj pri Budaismo. Ĝenerala vic-sekretario de sekretariejo de la Monda Forumo pri Budaismo kaj konstanta vicestro de Ĉina Asocio pri Budaismo bonzo Shenghui esprimis farante salutvortojn, ke fondiĝo de la forumo enkorpigas komunan volon de internacia budaisma rondo.
"Monda Forumo pri Budaismo celas establi altnivelan dialogan terenon egalan, plurisman kaj malferman por homoj, kiuj amas la mondon kaj zorgas pri Budaismo, diskuti pri problemoj komune zorgataj de la homaro, akceli socian harmonion, protekti mondan pacon kaj pliigi bonhavecon de la homaro."
La unua monda forumo pri Budaismo daŭras je kvar tagoj kaj partoprenantoj el Aŭstralio, Brazilio, Britio, Koreio, Maŭricio, Usono kaj aliaj landoj disvolvas esploron kaj diskuton pri solidareco kaj kunlaboro, socia respondeco kaj paca misio de Budaismo. La forumo estas atentata kaj gratulata de la internacia socio. En gratula letero, ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan laŭdis, ke en pli ol 2 500 jaroj post sia naskiĝo, Budaismo disvastigas ideon de karitato, kompreno kaj respekto kaj esprimis, ke ideo pri paco en Budaismo jam estas tago post tago aprobata de homoj. Vicprezidanto de Tutlanda Komitato de ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Dong Jianhua voĉlegis leteron de Kofi Annan en la inaŭgura ceremonio:
"Spite al niaj diferencaj deveno, nacio, kulturo aŭ kredo, ni povas nin kompreni unu alian, ĉar plej grave, ke ni kunĝuas unu familion, t.e. terglobo. Tial lasu nin kune klopodi por realigi interesojn de la homaro, kvietan vivon kaj harmonian kunekziston!"
Harmonia kunekzisto porpledata de Kofi Annan konformas al ĉeftemo de la forumo "Harmonia Mondo, Komenciĝu ekde Koro". Ĉinio porpledas establi harmonian mondon longdaŭre pacan kaj kune prosperan. Vicprezidanto de Tutlanda Komitato de ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco sinjorino Liu Yandong faris tian eksplikon. Ŝi diris:
"La ĉina registaro kaj la ĉina popolo kune kun registaroj kaj popoloj de aliaj landoj, plifortigos solidarecon, intime kunlaboros kaj kune establos la harmonian mondon longdaŭre pacan kaj kune prosperan."
|