• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-14 08:01:13    
Xie Zhiqiang: Bor Grave Malsaniĝis

CRI
Mia amiko Bor malsaniĝis, eĉ tre grave, kiel tio neniam okazis en la pasinteco.

Kliniko troviĝas maldekstre de la institucia portalo. Ĝi, tre simpla, konsistas nur el 2 kabanaj ĉambroj, unu kiel diagnozejo kaj la alia kiel apoteko. Laboras nur unu kuracisto, eĉ virina, kaj kumule kiel farmaciistino.

Antaǔ 5 jaroj Bor venis al tiu ĉi institucio. Ankoraǔ neniam li transpaŝis la sojlon de la kliniko, tial li neniel povis kompreni, kial tiu devas preni medikamenton, kial la kapo povas dolori ĉi tiun kaj... kaj li solene deklaris, ke la kliniko estas destinita ne por li; kaj li rigardis kiel bagatelon, ke iam li vundiĝis pro stumblo kaj alifoje lia mano sangis breĉite de io, kvazaǔ lia korpo entenus naturan genon kontraǔ ĉio leza.

Sed ĉi-foje li ne povis jam rezisti al la afekcio. Komence aperis nur simpla malvarmumo – li eltenis ternadon kaj nazmukadon, certante, ke la tempo forportos ĉian simptomon. Tamen male! Li tusis, pli kaj pli forte. Sekve furiozis kaskado da nazmuko kaj torento da larmoj, eruptis flava kaj densa fluidaĵo el la gorĝo kaj eksplodis pika doloro en la brusto.

Ĉiutage, irante al laboro, li preterpasis la klinikon, kiu tamen kvazaǔ ne ekzistus. Ofte lia rigardo renkontiĝis kun tiu de la ĉarmeta doktorino kiu, ŝajne tre konanta lin tia, sendis al li rideton similan al nubofloko kaj apenaǔ povantan lasi postsignon en lia koro. Tiam li ĝentile faris nur kontraǔvolan kapklinon kiel reciprokan saluton. Sed ĉi-foje li povis jam agi neniom alimaniere ol humile enpaŝi la klinikon.

Kvazaǔ antaǔsciinte, ke li nepre devas veni, ŝi varme petis lin sidiĝi kaj diris, "Serioza malvarmumo. Vi devus pli frue veni."

Ne informite pri ŝia nomo, li balbute komencis, "... Doktora sinjorino..." Kaj li konigis sian malsanon.

Ŝi aǔskultis kun ekstrema atentemo kaj, de tempo al tempo, petis, ke li malfermu la buŝon. Poste ŝi ekzamenis liajn pulmojn (dume li sentis ŝian manon kaj mola kaj malvarma). Fine li respondis ŝiajn demandojn, mekanike kaj simple.

Ŝi lerte pinĉis tablojdojn el diversaj papersaketoj. Fininte tion, ŝi malfermis ŝrankon, eligis skatolon kaj diris: "Dufoje en ĉiu tago! Ĉiufoje unu boluson!" Kaj ŝi etendis la skatolon al li.

Li obeeme kapjesis.

Ŝi zorgeme aldonis, ke li venu por injekto, se li ne pli bone fartos.

"Mi tute ne scias, kian guston la medikamento havas."

Ŝi ridetis, tre ĉarme. "Neniam antaǔe vi malbone fartis. Pro tio ĉi-foja malsano estas tre kruda."

En la 1-a tago, post kiam li prenis la medikamenton, ĉia simptomo de gripo malaperis. Sed, strange, la kliniko fariĝis magneta, li tre volis eniri. Sin mokante, li demandis en la koro, "Kio okazas al vi?" Kaj pli da rigardoj li ĵetis al la kuracejo, ameme kaj sinforgese. Tiam li ekpensis pri amindumo.

Fininte la bolusojn, li tute resaniĝis. Sed lia koro fariĝis kvazaǔ kajto, tenata en la kliniko per nevidebla fadeno. Iun tagon, li vere eniris la kuracistinan ĉambron. Estis jam neeble sin retiri, kiam li subite vekiĝis. Siaflanke doktorino Liu (li legis ŝian nomon en la recepto) afable lin salutis, kvazaǔ de longe ŝi atendus lin.

Li embarasiĝis."Ho ho! Dankon! Mi jam tre bone fartas."

"Bonvole sidiĝu!" Ŝi ridete sin iom klinis.

"Sed mi jam devas iri al laboro."

"Vi povas veni ankaǔ okaze de bona farto."

Li sidiĝis, tre sinĝene. Ŝi infuzis teon por li.

Ili fariĝis geamantoj, nature kaj rapide, kvazaǔ antaǔ longe ŝi jam aperus en lia sonĝo. Efektive, en tiuj tagoj, preninte la boluson, li rendevuis ŝin en sonĝoj, tre intime. Kaj li eksentis pudoron.

Ŝi, "Ĉu vi scias? Unuavide mi jam ekamis vin."

Li, "Ĉu? Do, antaǔ 5 jaroj?"

"Sed vi ĉiam tenis la okulojn super la frunto!"

"Ĉi-foja malsano portis al vi ŝancon, ĉu ne?"

"Malica!" Kaj ŝi donis al li 2-an skatolon da bolusoj.

"Du-foje en ĉiu tago! Ĉiufoje unu boluson!"

"Sed ĉu mi ne jam tute resaniĝis?"

Ŝi koketis. "Por tute forigi ĝian radikon!"

Li ridis. "Malvarmumo estas herbo? Ĝi elkreskas kaj havas radikon?"

Li obeis. Post ĉiu boluso li pensadis pri ŝiaj tenero, varmeco, ĉarmo kaj delikateco. Aperis eĉ halucino. Kaj lia koro luliĝis.

Post duona monato li subite sentis ŝin fremda kaj ŝiajn aspekton kaj figuron malproksimegaj. Sekve li ne urĝis sin al la kliniko. Li suspektis, "Kio al mi? Ĉu mi jam ne havas plu pasion, emocion kaj veran amon?"

Iutage ŝi deprimite vokis lin en la klinikon. "Tiel rapide vi jam malintimiĝis?"

"Mi estas ege okupita!" Li balbutis.

"Gardu vian farton! Nu, skatolon. Same tiel prenu!"

"Ĉu mi fariĝu drogpoto?"

Preninte unu boluson, li denove trotis al la kliniko. Fininte la 2-an, li ĵetis la 3-an skatolon en tirkeston. "Strange!" li ekmiris pri tio, ke la antaǔa stato revenis kaj la kliniko refariĝis kvazaǔ ne ekzistanta.

Ideo naskiĝis, kaj li konfidis la restantajn bolusojn al amiko, ke tiu faru laboratorian analizon.

Venis konkludo: La boluso, neniom efika kontraǔ malvarmumo kaj gripo, ne estas trovebla ie ajn.

"Ĉu amoriga boluso, farita laǔ nova tekniko?" Li enpensiĝis.