• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-21 08:12:24    
Gu Weihuang: Ĉiele Flegata Kajto

CRI
Ĉielo lazura, pura kaj sennuba. Flugas neniu birdo. Tiel klara firmamento rememorigas al mi senfiŝan basenon, en kiu oni trovas neniun signon de vivo, nek de melankolio, nek de romantiko.

Jen alaǔdo, kiu beke portas herban semeron, por fari gazonon sur kalva nubo. Ĉu jam prospera stepo, la svarmo da nigraj nubflokoj? Ĉu roso gutanta de sur herbaj folioj, la pluvo? Ĉu lampiroj ripozantaj sur flokoj, la scintilantaj steloj?

Jam transiĝinte arbaron, mi ankoraǔ pensas, ke la paradizo estas fakte tenejo por niaj ĉiutagaj necesaĵoj. Ekzemple la porlumigaj suno, luno kaj steloj, porbanaj neĝo kaj pluvo, spacornamaj nubo, nebulo kaj ĉielarko, temperaturreduktaj vento kaj hajlo, aǔdo- kaj vid-konfuzaj tondro kaj fulmo kaj... sed ĉi-momente nenio sur la ĉielo. Kie ili sin kaŝas? "Al mi pluvon!" antaǔ ol krii, mi trafas fadenon, kaj ĝi rompiĝas.

"Mia kajto!"

Mi turnas la kapon kaj vidas oldulon, sidantan ĉe arbo. Li ne estas bovpaŝtanto. Li firme tenas ne bridon, sed faden-ellasilon, blankan kaj tre similan al granda "K". Li sukcese sin levas per lambastono, certe por sia kajto. Kaj mia levita rigardo atingas kajton trans la arbaro, suben ŝvebantan. Ha, tiom supla kaj ĉarma la okcidenta nubo!

"Mi!" Kaj mi galopas al lia kajto.

Ŝajnas, ke la kajto falas ne malproksimen, sed por ĝin atingi miaj kruroj preskaǔ rompiĝas.

Ha, herbejo vasta, ĝuste por paŝtado. Kajto, en la mano de knabino. Ĝuste tiu, de mi serĉita! Ŝi ligas la kajton sur ŝafa korno kaj iom frapas la bruton. La blanka ŝafo gaje kuras el la grego, dum la kajto releviĝas, pli kaj pli alten. Bona ideo! Bonega! Laǔdire iu ŝtato de Usono havas artikolon en leĝo pri tio, ke oni devas pretigi sufiĉe da ludiloj al porkoj, por ke la brutoj ĝoje kresku. Kaj nun, vidu, kiom ĝojaj la ŝafoj! Kaj mi ĝismorte envias. Se estus la tago de Valenteno, mi alportus amason da kajtoj al la knabino, ke ŝi distribuu ilin al ĉiuj ŝafoj. Sekve ni okazigu kajtan konkurson de ŝafa kulturo. Sed antaǔ tio mi gluu ampoemon al ĉiu kajto. Kaj ŝi certe svenus de feliĉo.

Mi revenas, kun malplenaj manoj. Mi pretas frapi per mono la polmon de tiu maljunulo kaj peti lian pardonon. Subite mi trafas korton plena de kajtoj. Mi do penas aĉeti pecon, redone al la oldulo.

"Senvaloraj objektoj. Prenu laǔplaĉe!" La vortoj elkondukas homon, kiu estas neniu alia ol la sama oldulo kies kajtofadenon mi rompis. Li ja aperas kun kajto. "Baldaǔ mia nepo revenos el lernejo. Mi devas tuj flegi kajton sur la ĉielo. Komence de la printempo, birdoj ne emas flugi. Per la kajto mi vigligos ilin."

Mia koro batas forte. Ĉi tiu avo estas blinda.