• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-19 08:03:58    
Lao Xian: Printempo

CRI

Printempe de tiu jaro, en kiu mia filino aĝis 6 jarojn, ŝi suferis anafilaksian purpuraon. En la daǔro de unu kaj duona monatoj mi akompanis ŝin en hospitalo.

Nia hejmo estas tre proksima al la hospitalo, tial nur tage ni restis en la hospitalo por kuracado, kaj vespere ni revenis hejmen. Je la 7-a matene mi jam pretigis manĝaĵon, bildolibrojn kaj ĉion alian. Sekve ni hastis al la hospitalo por ke kuracisto ne vidu vakecon, sed povu tuj fari injektadon. Ni restis tie ĝis la 17-a horo.

Ho ve, kia patogeno? Kial ĝi tiel obstinas, ignorante botelon kaj botelon da medikamentoj, kaj ĉinaj kaj okcidentaj, ankaǔ ĉiajn injektojn? Neniom efike en la kuracado! Terure aperas plu hemoragiaj punktoj sur la haǔto de la kompatinda knabino. Ve!

Ekvidinte injektilon, la filino prompte fermis la okulojn pro timo; prenonte medikamentan dekoktaĵon, ŝi kunpremis la nazon per la fingroj por unuspire gluti ĉiom. Ŝia vizaĝeto pli kaj pli rondiĝis pro hormono. Dume neniom mi povis fari, helpe al ŝi! La senpoveco disŝiris al mi la koron, kiu plene entenis ĉiajn mienojn de la filino.

Ekstere, apud la fenestro de la malsanula ĉambro staris persika arbo al kiu mi, post endormiĝo de la filino, fiksis mian rigardon. En la 1-a tago de ŝia enhospitaliĝo la arbo estis nur kvazaǔ stangeto, sekeca, nigra kaj tremanta en frosta vento. Poste aperis rozkoloraj makuletoj, kiuj fariĝis floroj unu post alia; dume mia filino restis malsana! Kaj pli poste, petaloj falis sinsekve, dum folietoj emerĝis kaj, ankoraǔ pli poste, jam persikoj, vilaj kaj amande malgrandaj – nur tiam mia filino resaniĝis.

Jen tago de elhospitaliĝo. Aparte helaj radioj de la suno. Kiel kutime, mi portis bicikle la filinon hejmen. La tuta vojo plenis de ridoj kaj vortoj. Atinginte forston, mi subite rimarkis, ke oleverdaj folioj jam kovras la poplojn. Ektiklo ondis al mi en la menso. Kial mi ne atentis la naskiĝon kaj grandiĝon de la folioj? Kaj la persikaj floroj ekster tiu fenestro reaperis al mi en la cerbo. Probable nenio pli ol sola persikujo kun freŝaj floroj povas eksplicite kaj ekscite atentigi al ni homoj tion, ke printempo alvenas. Ho, sed pro la malsano de la filino, mi tute ne konsciis pri la apero de la primavero, eĉ ne sentis ĝian spiron, kvankam mi klare vidis, kiel sekeca kaj nigra "stangeto" fariĝas arbo plena de persikaj floroj, verdaj folioj kaj fruktoj! Mi tute ne atendis, ke unuopa afekcio povas vanigi al ni ĝuadon de printempaj briloj. En la estonteco, kiam printempo forpelos vintron, mi certe havos apartan senton kaj mia koro estos eksterordinare perceptema. Mi atente mezuros la temperaturon de vento per la spirito, pacience observos silentan elteriĝon de herbetoj kaj zorge rigardos sprosadon de salikoj...

Kiom bone, ke oni povas sane stari en primaveraj briloj!