• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-02 07:38:18    
Wang Yanhui: Mezaĝo, Turniĝo de Vivo

CRI

En la printempiĝa tago de ĉiu el la lastaj jaroj mi forte avidis verdon. De tempo al tempo, mi ĵetis rigardon al arbo, ĉu survoje, ĉu en balkono. Sed ĉiufoje la smeralda koloro fulmorapide sin sternis sur la branĉoj, ĝuste en la momento de mia efemera neglekto. Kaj mi ekpatosis pro tio, ke ordo regas en la 4 sezonoj kaj la naturo ne konas spuron.

Fakte la sezoneco de la homa vivo ne estas malpli mirinda. Ekde la mezaĝo, okazas pli aǔ malpli multaj stumbloj kaj ŝanĝiĝoj en la spirita procezo. Neniam kiel en la mezaĝeco, tiel draste oni dubas pri aferoj en la mondo; neniam kiel mezaĝe, oni tiom akre kaj dolore demandas pri signifo de la vivo. Eĉ sanktulo, granda saĝulo kaj filozofo ne povas rezisti al la mezaĝiga sorto kaj abismecaj embaraso kaj turmento de tio kaǔzitaj, nek atingi absolutan iluminiĝon. Kaj precipe terura estas tio, ke ĉio ŝtormas tiel abrupte, ke neniu povas rezisti. Tio signifas, ke en palpebruma daǔro vi trovas perdon de gajo...

Vi devas mem fari semadon kaj irigaciadon. Alivorte, via malamiko estas vi mem. Vi devas ĉiamaniere eksciti vin, ĵeti vin en laboradon kaj kreadon por plenigi la vanton per agoj kaj ĝui plezuron en kreoj aǔ, alivorte, krei ĝojon.

Jen la mezaĝeco.

Ni scias, ke ĝuste en la aĝo de malpli ol 50 jaroj Tolstoj falis en la saman krizon. Ni scias ankaǔ lian verkon, titolitan "Gaja Kampulo" kaj temantan pri procezo de serĉado de vivsenco kaj ĝia rezulto. Sed estante en malsama sezono ni diference komprenas la saman verkon. Ekzemple, mi tre hontas, ke en la juneco mi apenaǔ ŝatis ĝin. Mi eĉ difinas ordonon, ke mi neniam diru "ne!" al maljunaj homoj, ĉar ne atingante ilian aĝon mi ne povas kompreni ilian originalan konscion pri la vivo.

Kompreneble ne identas sinteno eĉ en la sama sezono.

Ejnstejn diris en "Mia Mondokoncepto": "Kiom stranga la sorto de ni mortemuloj! Ĉiu el ni povas nur mallonge resti en ĉi tiu mondo... Estas bonkoreco, belo kaj vero, kiuj prilumas nian vojon kaj senĉese donas al mi novan kuraĝon, ke mi povu gaje vizaĝi al la idealo en la vivo. La vivo estus vanta, almenaǔ laǔ mi, se oni ne havus intimecon kun samideanoj nek absorbiĝus en esplorado de la objektiva mondo – al tio eterne ne atingebla sur la kampo de arto kaj tiu de scienco. Mi ĉiam vidas malnobla tion, ke oni triviale ĉasas riĉaĵon, famon kaj lukson."*

Mi konvinkiĝas, ke ĝuste en la mezaĝo Ejnstejn skribis tiujn vortojn. Tia alteco ne estas facile atingebla. Ĉi-sence, ĉe sezona ŝanĝiĝo, ĉiam estas edifo de la Naturo. Oni devas akcepti eĉ doloron. Fine oni sobre konscios, ke foriĝis jam spontana ĝojo el la infaneco; tamen oni jam scias krei agrablon.

*La vortoj de Ejnstejn estas tradukitaj el la ĉina lingvo, sen ŝanco referenci la originalon.