• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-02 18:03:22    
59-a Kongreso de IFEF

cri
La kongreso okazos de la 12-a ĝis la 19-a de majo 2007 en Parizo, Francio. La Franca Fervojista Esperanto-Asocio aranĝos la kongreson. Post la kongreso la kongresanoj ankoraŭ povas ĝui la sudan parton de Francio vizitante la urbon Liono.
La bulteno konigas ankaŭ pri Francio kaj Parizo.
Vizaĝo de Francio
Mezarea lando, Francio estas unu el la plej vastaj landoj en Eŭropo. Lokita inter 42°kaj 51°de norda latitudo. Ĝi ĝuas mezvarman klimaton.
Okcidente de Eŭropo ĝi situas sur istmo inter iuflanke, Norda maro, Manika Maro, Atlantika Oceano, kaj aliflanke Mediteraneo.
Konsekvence, ĝi ankaŭ estas mediteranea kaj atlantika:
Mediteranea lando, ĝi estis modlita de grekolatina civilizado;
Allogita al la koloniaj konkeroj, ĝi ankoraŭ nuntempe, konservas multajn ligilojn kun afrikaj kaj orientaj landoj;
Atlantika lando, ĝi partoprenas la intensajn fluadojn de maraj kaj aeraj navigadoj inter la malnova kaj la nova mondoj.
La teraj landlimoj estas naturaj: Rejno, Juraso, Alpoj kaj Pireneoj sed, ili ankaŭ devenas de la historio kaj estis longtempe pridiskutitaj.
La franca unueco finfine efektiĝis post la Revolucio kaj la reĝimoj centralizitaj. Ĝi kreis komunaĵon dotitan de nacia lingvo, lingvo romanika devenanta de la popola latino.
Tiu unueco ne komplete aboliciis la regionajn diversecojn. La malnova distingo inter la lingvoj okcitana (sude) kaj ojlitana (norde), retroviĝas en kelkaj vivemaj patezoj.
Ĝermanaj dialektoj ankoraŭ estas uzitaj en Flandrio kaj Alzado; la kelta lingvo ne tute malaperis en Tretonio kaj la Vaskoj parolass lingvon strange proksiman al la kaŭkazaj lingvoj.
Ekde 1968, la doganaj limoj viŝiĝas: la homoj kaj la varoj libere cirkulas en Eŭropa Komunaĵo.
Tamen, barelo ankoraŭ posrestas, tiu de la lingvoj.
Parizo
105 ㎞°: 2 147 867 da loĝantoj
la centro de la urbo entenas multajn laborojn, ĉefe en laborservoj (Borso, grandaj bankoj, politikaj kaj administraj servicoj, grandaj magazenoj, spektakloj). En ĝi ankoraŭ troviĝas la intelekta aktiveco (latin-kvartalo).
Tiel, ankoraŭ nuntempe, Parizo kontrolas multajn provincajn aktivecojn.