• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-06 19:00:20    
Ĉinio glate realigis transiron al stabila financa politiko

cri
Ĉinio glate realigis transiron al stabila financa politiko

La 6-an de junio en Pekino, ĉina vicministro pri financo Zhu Zhiguang esprimis, ke kapitala skalo de ŝtata ŝuldo de ĉina centra financo por investo de baza konstruado estis reguligata al 60 miliardoj da juanoj de la kuranta jaro, sed en 1998 la skalo estis 150 miliardoj da juanoj. Ĉinio glate realigis la transiron al stabila financa politiko de pozitiva financa politiko.

Post 1997, kiam la tutsocia ekonomia investo estis ne vigla, por teni ekonomian kontinuan kaj sanan kreskadon, Ĉinio realigis pozitivan financan politikon kaj fortigis investon de ŝtata ŝuldo por programoj de baza konstruado. En la lastaj jaroj, kiam investo en iuj fakoj estas tro varma, la ĉina registaro decidis realigi stabilan financan politikon kaj la ĉina financo laŭgrade reduktis proporcion de kapitalo de ŝtata ŝuldo por baza konstruado.

Ĉinio establis novajn instalaĵojn por trakti teknikan barieron de internacia komerco

La 6-an de junio en Pekino, fondiĝis 19 "teknikaj servaj centroj pri eksportaj produktoj", ĉi tiuj centroj speciale respondecas pri spurado kaj analizo de plej freŝaj teknikaj kondiĉoj pri eniro en la internacia merkato, helpo al ĉinaj entreprenoj por pasigi teknikan barieron de internacia komerco kaj elmeto de proponoj al la registaro pri ellaboro de reguloj de internacia komerco.

Oficisto de la ĉina Ministerio pri Komerco esprimis, ke la ministerio planas instali pli multajn teknikajn servajn centrojn en la estontaj 5 jaroj.

Komerca komitatano de EU diris, ke ekonomia kaj komerca kunlaboro inter EU kaj Ĉinio devas disvolviĝi pli profunden kaj pli vasten

La 5-an de junio, en Kantono, komerca komitatano de EU Peter Mandelson diris, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter EU kaj Ĉinio devas disvolviĝi pli profunden kaj pli vasten.

Tion esprimis Mandelson en gazetara konferenco okazigita de la delegacio de la Komitato de EU en Ĉinio tiutage.

Monda Naturgasa Konferenco atentas malfermiĝon de naturgasa merkato kaj sekurecon en liverado de naturgaso

La 5-an de junio, en la nederlanda ĉefurbo Amsterdamo, okazis la 23-a Monda Naturgasa Konferenco. En siaj salutvortoj, nederlanda ekonomia ministro Laurens Jan Brinkhorst apelaciis al la produktantoj kaj konsumantoj de energio kune klopodi por pliigi malfermecon kaj travideblecon de la naturgasa merkato kaj garantii sekurecon en liverado de naturgaso.