• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-09 07:26:05    
Bi Bicheng: Ne Tia "Matureco"!

CRI
La mondo ŝajnas malvasta, se la sorto regas.

Li pensis, ke diplomite el universitato li ne revidos ŝin. Ekster lia atendo, ĉi-foje, farante ofican vojaĝon al Pekino, li hazarde renkontiĝis, pli precize dirite, koliziis, brusto-al-bruste, kun ŝi, ĉe la portalo de la magazena domego en Wangfujing. Sen sekunda ekarto, li levis vatitan kurtenon por eniĝi, dum ŝi, sur la interna flanko, same agis por eliĝi! Jam 10 jarojn, ŝi iom grasiĝis, tamen ŝia dolĉa krio faris, ke li tuj rekonis ŝin. Siaflanke, ankaǔ ŝi, kiu prompte kunigis sakojn kaj pakojn al unu mano por malplenigi la alian kaj etendi ĝin al li. Firme kunpremiĝis 2 manoj, ŝia kaj lia; sin fiksis 4 okuloj, la ŝiaj al la liaj; sekvis rideto, kaj ĉio jam esprimiĝis, ĉu saluto, ĉu io alia.

Ambaǔ kune sin direktis al proksima kafejo. Eniĝinte ili elektis angulon kaj mendis 2 tasojn da kafo. Sidante ili denove rigardis unu la alian kaj ridetis, anstataǔ paroli.

Sincere dirite, antaǔ 10 jaroj, en la universitato, li silente amis ŝin. Ŝi estis ne nur bela, sed ankaǔ altapoenta en la lernado kaj surprize honesta kaj malkaŝema. Ŝi ĉiam rekte esprimis sian opinion kontraǔ io ajn nejusta, sen distingi objekton, okazon kaj timi sekvon. Moderna modelino aminda kaj laǔnorma, prikantata de verkistoj – ja tia ŝi! Tamen li perceptis ŝin nematura kaj imagis sennombrajn problemojn en eventuala kunvivado, tial post ripetita konsiderado li subpremis sian ideon fari am-atakon. Kvazaǔ kiel de li antaǔvidite, laǔ siaj sukceso en lernado kaj morala kvalito ŝi povus, kiel li, esti sendita al esplorejo en provinca ĉefurbo; sed ĝuste antaǔ diplomado ŝi aǔdacis fari refuton kontraǔ dekano por iu tute nekoncerna, fine oni sendis ŝin al malgranda fabriko, ĉiam povanta bankroti, en urbeto de malproksima ĉelandolima provinco. Ho ve! Tiam li suspiris, sin turninte al ŝi. "Ve, kiam vi maturiĝos? Kial ĝuste en la kriza momento vi ofendis la dekanon?" Sed ŝi rondigis la okulojn kaj, nenion komprenante, demandis, "Ĉu?"

Li iom kirlis la kafon kaj mezuris ŝin per rigardo. "La lastajn jarojn vi tre bone pasigis?"

Ŝi ridetis. "Rigardu mian aspekton! Ĉu bone aǔ ne?"

Efektive, ŝia vizaĝo estis roza kaj riĉ-impresa; ŝiaj vestoj, el altaklasa ŝtofo kaj altanivela metio, tre bone sidis, kun freŝeco, senĝeneco kaj modeco. Ĉio atestis, ke ŝia vivo estas riĉa kaj trankviliga.

Li kapjesis. "Mi ne atendis, ke via karaktero povis porti al vi agrablan printempan venton."

Ŝi ridis. La rido entenis amaron. "Mi memoris vian sinceran admonon kaj maturiĝis..."

Surprizo al li. "..."

Ŝi daǔrigis, ironie al si, "Mi ellernis trakti diversajn rilatojn, diri elektitajn vortojn, skrupule paroli, atenteme agi kaj konsideri sekvon antaǔ ol ion fari aǔ diri, tial ĉiuj ekŝatis min. Mi edziniĝis al vickomisaro kaj fariĝis vicestrino de subprovinca industria buroo. Kaj ĉi-foje mi venis al Pekino por ĉeesti al konferenco de... kiel vi diris, favorate de printempa vento."

Antaǔ 10 jaroj, li esperis, ke ŝi estos komprenema. Ĉi-foje, kiam li vidis ŝin tia, io ekondis en lia koro. Sed kio? Li ne povis klarigi al si.

Iom svinginte la hararon, ŝi ekfiksis rigardon al li. "Nun mi estas kiel gemo multakolora kaj glata, tial plaĉas al ĉiuj. Ĉu tio ne estas matureco de vi esperita?"

Li povis nur balbuti. "E... eble..."

Glimis ŝiaj okuloj, forsvenis ŝia rideto, aperis tristo en pezeco. "Mi jam maturas!!"

Li silentis.

Fridiĝis la du tasoj da kafo. Li kaj ŝi statuis, kiam koloraj lampoj petole kalejdoskopis ĉirkaǔ ili.