• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-23 07:33:42    
Yang Weiran: Am-iluzio

CRI

Tiutage ŝi, kun naiveco de infano, rakontis ĉi tion. Fine ŝi demandis, ĉu mi povas verki novelon pri ŝia rakonto, kiun eĉ ŝi mem ne povis kredi:

"En sinsekvaj noktoj soldatino de nia roto sonĝis iun knabon. Kia la sonĝo? Mirinda. Jen ŝi paŝas ĉe maro, ebriiĝante de mara vento. Ŝi portas blankan jupon, sentante sin ŝveba. Ĝuste en tiu momento alproksimiĝas knabo, ne alta nek tre bela, sed ĉiam ridetanta al ŝi, kaj siaflanke ankaǔ ŝi ridetas, kvazaǔ ŝi tre ŝatus lin. Poste ambaǔ preterpasas, unu la alian. En la 2-a tago, ŝi denove sonĝis, ke sur strando de la sama maro ŝi renkontiĝas kun la knabo; ambaǔ jam estas ne fremdaj, tial ili ankoraǔ pli dolĉe ridetas. Tiel do, tiu knabo aperadis ĉiunokte en la sonĝo de mia kunbatalantino. Pli kaj pli intime. Pli kaj pli klara la figuro de la knabo. Kaj pro tio ŝi estis tiel sorĉita, ke ĉiutage ŝi deziregis, ke la nokto frue alvenu. Fine, en iu tago, ŝi ne sonĝis plu la knabon. Ŝi forte elreviĝis. Ni ĉiuj ĉiamaniere persvadis kaj konsilis, ke ŝi ne stultece kredu plu sonĝon. Sonĝo estas nur sonĝo, ju pli oni deziras ion el sonĝo, des pli oni estas malespera en la realo. Poste, ŝi iom post iom liberiĝis el la obsedo. Pli poste ŝi rehavis sonĝon, sed ŝi deprimiĝis pro tio, ke ŝi ne povas revidi sian 'reĝidon sur blanka ĉevalo'. Iun tagon ni kune ekskursis. Dume iu konatigis sian iaman kunlernanton al ni. Lin vidinte, ŝi aspektis forte surprizita. Mi demandis, ĉu ŝi malbone fartas. Ŝi respondis, 'Ne! Poste mi diru ĉion al vi.' En la tuta tempo de manĝo, ŝi ĉiam rigardis tiun junulon, tiom fikse, ke li sentis grandan strangecon. Post kiam ni revenis, ŝi konfidencis al mi, ke tiu junulo estas ĝuste la ensonĝa knabo, vere, tute sama. Mi prefere mortaĉu ol kredi tion! Neniu povas kredi tian sensencaĵon. Sed en la sekva tago ŝi konsternite diris al mi, ke ŝi denove sonĝis lin; en la sonĝo li sciigis, ke lastafoje li venis speciale por viziti ŝin. Ŝia mieno estis tiom konvinka, ke ni jam ne povis ne kredi ŝiajn vortojn. Ni donis diversajn ideojn kaj fine decidis revenigi tiun junulon al kuna manĝo. Ŝi komencis proksimiĝi al li, sed li evitis ŝin, ne konatan al li ekster la sonĝoj. Tamen ŝi ne perdis kuraĝon kaj memfidon, firme kredante la edifon de Dio. Multajn fojojn ŝi iniciative intimiĝis al li kaj eĉ petis lian iaman kunlernantinon konigi ŝiajn sonĝojn al li. Aǔdinte ties rakonton li tre dubis pri ĉio. Poste, pro multaj kontaktoj, li trovis ŝin ne nur bonkora sed ankaǔ sincere bona al li, li do akceptis ŝin, pli aĝan je unu jaro. Ĉu ne strange? Ŝi estas fama belulino kun malvarma ĉarmo. Ŝi estas la sola, kiu plej malmulte parolas kun soldatoj. Ŝi malvarme rifuzis ĉiun, kiu provis ĉasi ŝin. Yang, ĉu vi kredas, ke en la mondo ekzistas mistera forto por iujn kunigi?"

"Kredas. Kial ne? Ankaǔ mi havas rakonton. Jen knabo, kiu plurnokte sonĝis knabinon. Unuanokte, li staras sur alta montopinto kaj rigardas la lastajn radiojn de la subiranta suno. Ŝajnas al li, ke li fakte atendas iun aǔ ion. Ĝuste tiam grimpas knabino, tre ĉarma kaj ridetanta al li. Li do reciprokas ŝian rideton. La samo okazis en aliaj noktoj. Post longa klopodo li trovis ŝian adreson kaj skribis leteron al ŝi. Post longa tempo li ekplaĉis al ŝi, kaj ŝi eĉ kisis lin, tamen ŝi deklaris, ke ŝi pli kredas la realon; kaj ŝi edziniĝis al oficiro..."