• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-30 07:32:12    
Da Wei: Dorse de Koverto

CRI

Ordinare la dorso de koverto estas blanka.

Troviĝas iuj esceptoj. Ekzemple, "Bonvole ne faldu ĝin, ĉar foto(j) estas interne!" "Tuj faru respondon, ricevinte tiun ĉi leteron!" "Bonvole alsendu telefonan numeron de via hejmo!"... Oni ja povas ofte vidi tiajn vortojn sur la dorso de koverto, aldonitajn certe pro tio, ke koncerna adresanto forgesis skribi ilin en la letero kaj, gluinte la kovertan faǔkon, subite rememoris.

Kompreneble, la peto "Bonvole ne faldu ĝin, ĉar foto(j) estas interne!" estas sincera atentigo al leterportisto. Oni do ne malfacile penetras la koron de koncerna adresanto.

Farante ordadon al malnovaj leteroj mi rimarkis, ke jenaj vortoj legiĝas sur la reverso de malheliĝinta koverto: "Estas pli kaj pli malvarme. Neniu zorgas vin en la lernejo. Ne forgesu surmeti pli da vestoj antaǔ ol eliri ien!" Iom skuiĝis mia animo, kiam mi legis tiujn vortojn. La leteron alsendis koresponda amiko, malproksima en la nordoriento 1), ĝuste en tiu aǔtuno, kiam mi vizitis lernejon en Suzhou 2).

Pasis jam multaj jaroj. En la riverego de la tempo, post frotiĝado, mi jam fariĝis kiel glata ovala ŝtono kaj komprenis tiom da ŝanĝiĝoj de la socio, tamen hodiaǔ, kiam miaj okuloj trafis tiajn vortojn, la koro forte tuŝiĝis. Ho, de longe mi ne aǔdis tian esprimon, kiom ordinaran kaj simplan, tiom pli animpenetran kaj impresan!

Eĉ nun mi ankoraǔ memoras tiujn vortojn sur la dorso de tiu koverto, malgraǔ ke mi jam forgesis la enhavon de tiu letero. Fine mi trovas en vortaro de la vivo tiun vorton: varmo.

Foje mi, vizitante poŝtoficejon, hazarde vidis leteron ĉe leterdissenda amiko, leteron senditan el malliberejo, leteron pro io aparta skribitan tute sur la dorso de ĝia koverto, leteron ne longan, leteron kiun mi kopiu sube:

"Paĉjo, panjo!

"Nun via filo +++ estas en retenejo. Pro naiveco via filo partoprenis en hazardoludado, sed malgajnis la veton kaj lukte vundis aliajn homojn. Via filo vanigis viajn varton, edukon kaj esperon! Kaj kaǔzis al vi ĉagrenon! Mi estos remuldata en fizikaj laboroj. Bonvole, mi petas sincere, vizitu min leginte tiun ĉi leteron! Kaj portu al mi tiun paron da turistaj ŝuoj kaj la libron 'Antologio de Moderna Literaturo'! Mi nepre min transformos, por frue reiri al vi..."

Longe mi silentis, tre longe, leginte la vortojn sur la koverta dorso. Kion mi ankoraǔ povus diri? Ĉi tiu letero, aperigita sur la koverto-reverso, vidigis al mi alian flankon de la vivo. Mi vidis ankaǔ tion, ke enabismiĝinta animo pene grimpas supren. En espero de la skribinto la amo de la patrino kaj tiu de la patro sendube estas 2 pajloj povantaj savi lin el maro de pento.

Foje la dorso de koverto prezentas al vi miniaturon de la vivo.

1) Nordoriento: La nordorienta parto de Ĉinio, el la 3 provincoj Liaoning, Jilin kaj Heilongjiang.

2) Suzhou: Turisma urbo en la sudorienta provinco Jiangsu.