• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-07 07:17:00    
Ru Rongxing: Atendi Pordofrapon

CRI

Lumas tablolampo en ĉambro.

Jie trikas lanveston, karesate de la lampolumo, milda, iom oranĝa kaj iom roza. Pro io ŝi mistrikas, jen neglektante iun maŝon, jen kaǔzante grandan truon... Ŝi povas nur fari rearanĝon, eĉ tio ne multe helpas, ĉar ŝi ofte ĵetas rigardon al la pordo, kiu estas fermita, tamen ne ŝlosita. Evidente, ke ŝi atendas ies frapon je la pordo.

Jie aĝas 23 jarojn kaj senkompare ĉarma estas. Ŝi mem tre bone scias, ke multaj rigardoj, admiraj, esperaj, soifaj, aspiraj kaj deziregaj, konkure sin gluas al ŝia dorso, kie ajn ŝi troviĝas. Tamen ŝi ankoraǔ atendas. Tiaj rigardoj ne povas frapi je ŝia pordo. Fakte ŝi, ne vanta nek koketa, atendas sole iun. Antaǔ ŝiaj okuloj konstante halucinas la figuro de Mao.

Sincere dirite, la aspekto de Mao neniel atingas la nivelon de "reĝido sur blanka ĉevalo", dum ŝi estas centprocenta Neĝulino. Tamen liaj talento kaj temperamento tre bone kovras la aspektan mankon. Cetere, antaǔ longe ŝi jam sentis, ke lia rigardo estas la plej arda. Ŝi do certigis al si, ke en iu tago li frapos je ŝia pordo, kaj tiam ŝi...

Tial ĉiutage, kiam la nokta vualo falas, ŝi eksidas ĉe la surtabla lampo kaj daǔrigas la trikadon, ŝajne neniam fineblan.

La tagoj tiel pasas, unu post alia. La ne ŝlosita pordo de Jie restas ĉiam sensona. Ho, kion nun vi faras, ho, Mao?

"Ĉu mi donu ian aludon al li post laboro en iu tago?" Ŝi cerbumas kaj meditas. Sed en ĉiu fojo,kiam ŝanco venas, ŝi preterpasas,kiel kutime,tenante nobelinecan kapon levita,anstataǔ doni ian signon al Mao. Ne nur pro la orgojleco kaj pudoro, sed ankaǔ pro tio, ke laǔ ŝia vidpunkto knabino devas esti iom introspekta kaj timida, lasante la iniciativecon al viroj.

Tiel do,forfluas la tempo,kaj amema kaj senkompata. Hodiaǔ vespere,ŝi jam ne havas inklinon al la lanvesta trikado,kvazaǔ sidante en varmega poto. Ŝi rigide pozas en sia ĉambro. La melankoliaj okuloj fasciniĝas,eĉ sen palpebrumeto,al la neŝlosita pordo. Fine Mao aperas antaǔ ŝi,post kiam ŝi fine konscias,ke ankaǔ ĉi tiu nokto vane pasos,kuraĝe decidas forigi la fierecon kaj persone iri al li,kaj – knar' -- malfermas la pordon.

"Vi..." ŝi tiel emociiĝas,ke ŝi ne povas daǔrigi siajn vortojn. Dume ŝi pretas ĵeti sin al lia sino.

Ŝajnas,ke tion li ne deziras. La 1-a frazo aǔdiĝas,"Pardonon,ke mi ĝenas vin!" Lia vizaĝo ruĝiĝas kaj li klinas la kapon."Morgaǔ mi kaj Lili geedziĝos. Ŝi... petas,ke vi bonvole estu nupta akompanantino."

En palpebruma daǔro larmoj pluvis el ŝiaj okuloj. Jam ekster si,ŝi kriis kontraǔ li: "Kial?Ĉu... ĉu mi ne meritas?"

"Vi... mi..." li ŝokiĝis kaj balbutis.

"Ĉiutage mi atendas vian pordofrapon..." Kaj ŝi plonĝis al sia lito. Ŝi brakumis,ne lin,sed sian kapkusenon. Sekvis eternecaj plorsingultoj. Fine Mao nudigis la kaŝitan koron, "Mi... kvankam... vi ĉiam tiel alte... ne atingeble... mi timis... teruriĝis..."