• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-14 07:28:07    
Zhiyan: Trankviliga Librobonodoro

CRI

Tiutage mi renkontiĝis kun ekskunlernanto, ne revidita jam en pli ol 10 jaroj post diplomiĝo el universitato. Li diris: "Ĉu vi ankoraǔ memoras? Foje vi proklamis, ke post la diplomiĝo vi bezonos nur unu skribotablon kaj unu libron." Nuntempe legado, kvankam ne tuto de la vivado, jam enmedoliĝis al mi en la vivon. Malgraǔ multiĝo de amaskomunikaj rimedoj, mi restas primitivece en feri-pasiga legado de libroj.

Legi libron, kiel trafi homon, ne ĉiam atente. Tiun vi preterpasas, kvazaǔ libelo tuŝanta akvon, nur surface; ĉi tiun vi prenas kiel eternan amikon kuŝantan ĉiam ĉe la kapkuseno. Kaj iuj libroj influas mian vivon, milde nutrante min.

Trankvile, kun plaĉa eldonaĵo en la mano, mi forgesas ne nur ĉirkaǔajn bagatelojn, sed ankaǔ la memon, kaj dronas en mondo kreita de ĝia aǔtoro.

Antikvulo diris: "Legi en la infaneco estas kvazaǔ rigardi la lunon, tra pordofendo; en la mezaĝo, kiel observi la lunon en korto; oldece, jam lude apreci la lunon sur teraso; ĉio dependas de travivaĝa profundeco." Laǔ mia propra sperto, en malsama aĝo oni havas diferencan komprenon pri legaĵo. En la juneco oni, energiplena kaj sciavida, balene glutas ĉion; ju pli aĝa, des pli oni malrapide legas kaj des pli profunde komprenas signifon de libro.

Virino, longe absorbita en libroj, ellasas trankviligan bonodoron kontraǔ kiu nenia parfumo povas sin kompari, ĉar la parfumo, kiel ekstera ŝmiraĵo, povas pli kaj pli malfortiĝi ĝis ĝi neniiĝas, dum la bonodoro de legema virino venas de interne kaj estas, ju pli longe des pli densa, kaj akompananta ŝin en ŝia tuta vivo.

Libre bonodora virino estas eleganta, tenera kaj materie ne avida. Kvieta nesto, multajare konstruita el libroj, kovas ŝin amoplena, modesta kaj alirebla. Libre bonodora virino, honesta kaj simpla. La mozaika mondo, prezentita en libroj, igas ke ŝi, kvazaǔ pasiginte jam centojn da jaroj, komprenu, kio estas la plej valora kaj longe tenebla en la vivo. Ŝi do sincere traktas sin, la vivon kaj ĉiujn homojn. Libre bonodora virino ĉiam gravedas je serena trankvilo. Vi povas distingi je unu vido tian virinon meze de sennombraj homoj pro la ĝismedola kvieteco elstara super trivialo kaj vulgaro, kaj naskita el legado.

Trankvila virino sin montras pardonema, libera de sensencaj bagateloj kaj implikaĵoj, saĝa tamen ne kalkulema. Trankvila virino vivas kun facila koro, komprenante ke

Kolapsigas klopod' por rango kaj riĉ',

paco kaj trankvil' kondukas al feliĉ'.

En la vivo ŝi do faras nek komparon nek konkuron nek kalkuladon, sed pasigas la tagojn simple, trankvile kaj eĉ poezie. Regas sankteca puro.

Trankvila virino aperas nek montriĝema nek facilanima nek snoba. Trankvilo naskas radikojn kaj grandigas ilin, tiel ke ŝia animo restu stabila, ne plendema kiam ŝi malriĉas, nek aroganta pro ŝia riĉiĝo.

Ĉarma restas virino libre bonodora kaj librobonodore trankvila. Ŝia silueto formas unu el la plej superbaj pejzaĝoj en metropolo.