• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-21 07:23:33    
Xu Huifen: Lasta Rozo

CRI
En tiu ĉi strateto troviĝas florbutiko, mastrata de mezaĝa virino kiu dungas 17- aǔ 18-jaran junulinon kiel helpanton. Laǔ la aspekto oni povas diveni, ke la junulino venis el la kamparo. Tre diligenta, tiu junulino ĉiam okupiĝas, jen vendas bukedon, jen plektas korbeton, aǔ starante aǔ kaǔrante.

La butiko ne estas rimarkinda, tamen la negoco sufiĉe bonas. Klientoj estas ĉefe studentoj el apuda universitato. Floroj bezonatas en diversaj festoj, kiaj la instruista, nacitaga, junulara, kristonaska kaj valentena, ankaǔ en tagoj de naskiĝo, kolektiĝo kaj rendevuo. Studentinoj venas kutime en 3- aǔ 5-opo kaj, kvazaǔ gajaj birdoj, bruante faras elekton; studentoj ofte aperas solaj kaj, doninte monon, tuj foriras.

Iu el la forta sekso vekis atenton de la asistanta junulino. Li montris sin ĉiam en semajna fino. Elpoŝiginte pretigitajn monerojn, li donis ilin al ŝi kaj mem tiris branĉeton da rozo el vitra vazo. Ŝi konstatis el lia tono, ke li ne estas ĉi-tieulo. Ŝajne pro dispepsio aǔ subnutreco, li tre magras, kun vakseca vizaĝo.

Pasis pluraj semajnoj, en kies finoj ne venis la junulo, al kiu la florvenda junulino jam iom sopiris. Li aĉetis floron certe por donaci ĝin al plaĉa knabino, pensis la vendistino. Sed nun, eble tiu knabino ne volas intimi plu kun li, tial li jam ne bezonas florojn. Ŝi iom malĝojis por li, sed ankaǔ iom ĝojis. Ne estas facile al vilaĝa knabo viziti lernejon en urbo, estas do ne ekonomie aĉeti florojn sen praktika utilo; jam tre bone nun.

Tamen post nelonge tiu knabo denove aperis en la florbutiko – li rekomencis la semajnofinan aĉeton de rozo. Tio daǔris kelkajn monatojn. Kaj li reperdiĝis. Ŝi decidis, "Kiam li revenos, mi konsilos, ke li bone lernu kaj ne malŝparu plu monon."

En liberaj momentoj ŝi ofte turnis rigardon tien, kie tiu universitato situas. Foje ili renkontiĝis en librovendejo. Ŝi vizitis la librovendejon por aĉeti libron temantan pri floraranĝo. Tenante kompleton da libroj, la studento petis konsenton pri tio, ke li plenigu la pagon portempe per manĝbiletoj pro tio, ke lia mono ne sufiĉas; kaj rapide iru en la universitaton por preni monon, ĉar li timas, ke oni aĉetos la kompleton kiu estas jam la lasta en la librovendejo. Ŝi paŝis al li kaj faris la pagon por li. Post tio ili konversaciis kaj babilis, pri la urbo, vilaĝo, libroj, floroj kaj io alia, pli kaj pli gaje.

En la sekva tago li venis al la butiko. Redoninte la monon li aĉetis rozon. Reetendinte la monon al li, ŝi diris, "Ne aĉetu plu! Kiel?" Ŝia voĉo entenis ioman malkontenton, ankaǔ elkoran peton. Ekster ŝia atendo, li etendis la rozon al ŝi, "Mi aĉetas ĝin por vi." Kompreninte iujn vortojn el liaj okuloj, ŝi ruĝiĝis. Ŝi ŝovis la rozon en poton, en kiu ĝi estu unika.

Post lia foriro ŝi falis en mediton, jen plorante, jen ridante. Frumatene de la sekva tago, ŝi remetis la rozon en la grandan vitrovazon. Li denove venis kaj, trovinte la poton malplena, demandis, "Kie la rozo?"

"Jam forvendita!" ŝia tono malvarmis. "Floro ne povas esti manĝo!" Ŝi volis mortigi lian inklinon, certante, ke ŝi ne meritas je li.

Longe ŝin rigardinte li vidis, ke ŝi regas sin por ne plori. Silente li foriris.

Printempe de la sekva jaro, li revenis, kun sana aspekto. Li kondukis ŝin al alia florbutiko kaj elpoŝigis ŝlosilon. "Mia vendejo. Bonvole estu ĝia mastrino!" Sekve li informis, ke diplomite el la universitato li trovis okupon. Akumulinte monon en duona jaro li aĉetis la ĉestratan ĉambron kiel butikon por ŝi. Nun realiĝis lia sonĝo, kiu estis, ke li trovu iun peneman, diligentan, lerneman, helpeman kaj bonkoran kiel dumvivan kunulinon.

En nupta nokto ŝi demandis, kial li elektis ŝin.

"Mi aĉetis ĉe vi tiom da rozaj floroj kaj fine trovis, ke vi estas mia lasta rozo."