• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-23 19:46:07    
Cititaj Leteroj – 0607-1

cri
Mesaĝo de Leopold Patek el Aǔstrio:

Ĉina Radio Internacia hieraŭ dediĉis preskaŭ sian tutan programon al la Qinghai-Tibeta Fervojo. En la 29-a de junio - mi povis aŭskulti raporton en la programo "Ekonomia Panoramo" pri la ĉina fervojo sur la mondfirsto. Dank´ CCTV 9 mi povis rigardi la inaŭguran ceremonion de la Qinghai-Tibeta Fervojo en la novaĵprogramo.

Hodiaŭ mi povis legi jenon de Ĝangalo-redakcio: La plej alta fervojo en la mondo ekfunkcias en Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Ĉi tiun dimanĉon oficiale funkcias la plej alta kaj longa fervojo en la mondo. El la totala longo de la fervojo, 960 kilometroj staras super pli ol 4 mil metroj kaj pli ol 550 kilometroj sidas en la multjara tundra areo. Ĉe la Montaro Tangulo la fervojo kulminas je 5.072 metroj super la marnivelo. La Qinhaj-Tibeta fervojo de la urbo Geermuo ĝis Lasao, longa je 1 142 kilometroj, estis ekkonstruita la 6-an de junio 2001, kaj estas oficiale ekfunkcigita la 1-an de julio 2006. La Qinghai-Tibeta Fervojo estas la plej alta supermarnivele kaj la plej longa altebenaĵa fervojo en la mondo. Laŭ la vojo troviĝas "tri grandaj malfacilaĵoj": Plurjara frosta tero, manko de oksigeno kaj ekologia malforteco. La nova fervojo jam estis titolita de fervojaj fakuloj kiel "la plej malfacila fervoja inĝenieriaĵo en la homara historio" kaj "unu el la plej imponaj fervojoj en la mondo.

Aǔstria radio ankaǔ raportis pri la inaǔguro kun komentario, ke tio signifas la finon de la Tibeta kulturo. Nu, tion mi ne povas kredi, ĉar ĝuste la Tibeta kulturo estas ja grava allogaĵo por turistoj kaj Ĉinio certe ne volas malgajni la enspezojn de turismo. Ĉu mi pravas? Ankaŭ Aǔstria TV prezentis mallongan raporton pri la Qinghai-Tibeta Fervojo.

Gratula mesaĝo de Ru kaj Katrin Bossong el Nederlando:

Mi kaj mia edzino kore gratulas vin kaj la ĉinan bravan popolon pro la finkonstruado kaj ekfunkciado de la grandioza fervojo tra la "tegmento de la Mondo" al Tibeto. En nia gazetaro aperis grandaj fotoj kaj artikoloj pri tiu evento. Ni esperas ricevi ankaǔ de vi fotojn pri tiu grandioza afero.

Gratula mesaĝo de Jiri Patera el Ĉeĥio:

Lunde mi bone aǔdis la programon pri la fervoja linio al Lasao, la unua fervojo al Tibeto. Ĝi estas granda teknika konstruaĵo konfirmanta la teknikajn kapablojn de la ĉinaj teknikistoj kaj laboristoj. La fervoja linio trairas tre altajn regionojn, kie iuj pasaĝeroj eĉ ne povas spiri. Mi aǔdis, ke pro tio en ĉiu trajno estas kuracisto.

La fervoja linio al Tibeto tre multe kontribuos al la ekonomia kaj kultura disvolviĝo de Tibeto. En ĉeĥaj ĵurnaloj mi legis kaj en la televido mi vidis fotojn pri tiu evento. Tio montras ankaǔ la ekonomian disvolviĝon de Ĉinio. Mi legis, ke Ĉinio fariĝis la 4-a ekonomie plej potenca lando en la mondo, post Usono, Japanio kaj Germanio, sed antaǔ Britio. Mi gratulas al vi pro tio.

Mi tre dankas por via mesaĝo, kiu tre surprizis min, ĉar mi tute ne atendis ĝin. La komputilo, kiun mi uzas, vere apartenas al mia filino, kiu utiligis ĝin precipe tiam, kiam ŝi studis. Nun ŝi loĝas en propra loĝejo, sed la komputilo restas ĉe mi. Fakte ĝi estas jam tre malnova kaj malrapida kaj mi utiligas ĝin sole por tajpado. Ekz. la Bultenon de la praga klubo mi ĉiam tajpis sur ĝi.

Mia filino ĉiam instigis min, ke mi pere de la komputilo sendu ankaǔ poŝtaĵojn, sed mi estas jam maljuna kaj konservativa, nur tre malfacile mi lernas ion novan. Ekzemple poŝtelefonon mi havas jam tri jarojn, sed ĝis nun mi ne scipovas ĝin bone regi. Fakte sendi paperan leteron estas tre multekosta kaj krome nun mi komprenas, kial ne plu ekzistas telegramoj.

Mesaĝo de Jindrich Tomiŝek el Ĉeĥio:

La Miskolca Societo de Fervojistaj Esperantistoj de Hungara Fervojista Esperanto-Asocio organizis inter 30-a de junio kaj 2-a de julio, 2006, en nordhungara urbo Tokaj la 38-an Landan Amikan Fervojistan Renkontiĝon, kiun partoprenis pli ol okdek hungaroj kaj eksterlandaj gastoj el Ĉeĥio, Serbio kaj Slovenio. Mi salutis la renkontiĝon en la nomo de Ĉeĥa landa asocio de IFEF kaj kiel ĉefkomitatano de IFEF.

La renkontiĝo okazis okaze de la Fervojista Tago, kiun la hungaraj fervojistoj solenas tradicie la duan semajnfinon de julio, ĉi-jare jam la 56-an fojon. Tiu fervojista solenaĵo starigas memoron al la naskiĝo de la fervoja trafiko en Hungario, antaŭ 160 jaroj, la 14-an de julio, 1846, startis la vaporlokomotivo trakciinta unuan trajnon de Pest ĝis Vác. Dum laborkunsido la prezidanto de HFEA István Gulyás informis pri la 58-a IFK okazinta en Ŝanhajo kaj mi pri la Postkongreso, oni krome projekciis dum programo de la Renkontiĝo la CD pri la okazinta 58-a IFEF-kongreso kun multaj dokumentaj fotoj.

Mi dankas vin por la sendita Mikrofone n-ro 14, kie krom alia troviĝas du plenaj paĝoj dediĉitaj al nia 58-a IFEF – kun Speciala Raporto pri la kongreso, mi tre dankas al vi por tiu ĉi publikigo!

Domaĝe, ke mi, pro partopreno en la 38-a Landa Renkontiĝo de la Hungaraj Fervojistaj Esperantistoj en Tokaj, ne povis aŭskulti la 1-an de julio vian preskaŭ la tutan programon dediĉitan al Qinghai-Tibeta Fervojo.

Certe temis pri vere unika programo, kiel informis min rete poste mia amiko kaj via aŭskultanto Leopold Patek. Bedaŭrinde pro libertempado de nia vilaĝa bibliotekistino, kie mi en biblioteko unufoje semajne elprenas mian retleterkeston, mi eksciis pri la gratulinda elsendo iomete malfrue. Certe tiuj ĉi raportoj indas disvastigon en naciaj precipe fervojistaj medioj de ĉiuj landoj, ja temas pri unika sukceso de Ĉinio en konstruado de la fervojoj! Ĉu eblas ricevi kopion almenaŭ de unu el la raportoj elsenditaj de vi kaj vian permeson disvastigi ĝin kun indiko, ke ĝin aktuale elsendis via E-redakcio de Ĉ.R.I.? Certe fariĝus inda reklamo por Ĉinio kaj via E-Redakcio de Ĉ.R.I., ĉu ne?

Letero de Francisco Martines Arzuaga el Kubo:

Koran dankon pro viaj agrablaj leteroj en 2005. Mi tre ŝatas vian enhavoriĉan revuon Mikrofone kun informoj pri ekonomio, kulturo, sporto, socia vivo kaj pri la tuta mondo.

Inter Ĉina Popola Respubliko kaj Kubo estas bonaj kunlaboraj rilatoj en interŝanĝo de kulturo kaj energio kaj inter la dulandaj popoloj ekzistas profunda amikeco. Ĉinio liveras al kuba popolo multe da malmultekostaj kaj bonkvalitaj varoj.

Mi ĝojas, ke ĉi-jare estas ĉina jaro de hundo. Mi amas bestojn kaj en mia domo estas hundino Raj Ratino, kiu estas mia bona amiko kaj ĝoje ludas kun mi.

Letero de Otto Vaske el Brazilo:

Kun granda plezuro kaj danko mi informas, ke la de vi sendita donaco atingis min bonorde pasintan semajnon. La donaco tre plaĉis al mi kaj al ĉiuj konatoj, kiuj ĝin jam vidis. Mia perfekta Radio-ricevilo, donacita de vi, admirinde bone funkcias kaj ŝpareme eluzas pilojn, sed surstrate kaj en butikoj en Brazilo oni ne trovas tian aparaton.

Antaǔ nelonge mi unuafoje aǔdis parolistinon, kiu impone prononcas la vortojn enhavantajn la literon R…preskaǔ troige, sed tio, laǔ mi, bonas por atentigi ne-esperantistojn, kiuj 'promenas' tra la kurtdondaj bendoj kaj hazarde trovas E-stacion. Ili certe haltos kelkajn minutojn por scii kiun lingvon oni parolas, pro la forta prononco.

La parolistoj lerte uzas la mikrofonon por aldoni specialan kadencon al la frazoj, tiel ke la silaboj aǔdeblas laǔ certa ritmo kaj sen malobei la E-regularon, certagrade elstarigas la finan silabon de la unua vorto, se estas direnda kunmetita vorto, ekzemple: Mondonaco kvazaǔ du akcentitaj silaboj en la vorto. Tio tre helpas komencantojn akompani la normale parolatan lingvon. Kun bedaǔro mi konfesas, ke al mi tute ne eblas kompreni nomojn de ĉinoj, diritajn tra Radio…