• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-28 07:36:37    
Yuan Chaoqin: Vivado – Kvazaǔ Legoma Vendado

CRI

      Diplomite el universitato, mi laboris en komerca kompanio. Poste mi senlaboriĝis pro bankroto de tiu kompanio. Mi serĉadis novan okupon. Pasis duona jaro, sen rezulto.

"Neniu akceptas vin?" demandis mia patro.

"Male, eĉ ne malmultaj, tamen la monata salajro ne superas 700 juanojn."

"Jam ne malmulte da mono. Vi ne kontentas?"

"Certe ne! Antaǔe, almenaǔ 2 000 juanojn. Kial mi glitu de deklivo!"

Li admonis, ke mi almenaǔ provu.

"Homo supren, akvo suben. Mi nepre atendu pli altan salajron!"

"Laǔ via plaĉo! Sed morgaǔ ni kune iru vendi legomon!"

Ni vendis melongenojn en bazaro. Baldaǔ iu demandis pri prezo. Paĉjo diris, ke unu ĝino 1) kostas unu juanon.

Tiu refutis, "Kial, se oni postulas nur 9 maǔojn 2)?"

"Niaj melongenoj estas la plej bonaj en la urbo," respondis mia patro. "Bonvole faru komparon, se vi ne kredas! Se estas pli bona peco ĉe aliaj, mi donacos ĉiom al vi."

Strabinte al mia patro, tiu sin forturnis.

Efektive, nenies melongenoj estas pli bonaj ol la niaj, tial ioma plikostiĝo estas pravigebla. Tamen ĉiuj alvenintoj ne volis fari tioman pagon, dum mia patro, tre obstina, neniom koncedis.

Jam malpacienca, mi diris al li: "Paĉjo, ankaǔ ni, 9 maǔojn!"

"Ne! Nia legomo estas tiel bona. Kion vi timas?"

Post longa tempo fine iu alvenis, sed mia patro restis ŝtona.

Tiu petis, "9,5 maǔojn, ĉu bone?"

Rifuzis mia patraĉo! Jam ne frue post ties foriro, kaj en la bazaro evidente malmultiĝis aĉetantoj, kaj falis legoma prezo, kaj preskaǔ elĉerpiĝis alies melongenoj. Tiuokaze li reduktis la koston je 3 maǔoj.

"Prefere je 4!"

"Ne! Niaj melongenoj estas la plej bonaj!"

Posttagmeze lavangis la legoma prezo. Oni vendis jam ne laǔpeze, sed laǔamase. Post taga sunumiĝo niaj melongenoj jam perdis sian superecon. Antaǔ malheliĝo maljunulino sin altrenis. Piede puŝinte niajn melongenojn, ŝi demandis, "Kontraǔ 2 juanoj. Vi vendas?"

Mia patro sonde demandis min, "Kiel laǔ vi?"

Mi mem fariĝis preskaǔ same ŝrumpa kiel la melongenoj. Kial ne, se jam tiel? Fine la olda virino lasis 2 juanojn kaj forportis la monteton da melongenoj kies karecon ni gardis en la tuta tago!

Revenante mi grumblis. "Kial vi ne volis vendi matene?!"

"Ja ja, kiom bone, se tiam ni vendus ilin! Sed mi ĉiam tenis ilian valoron. Ĉu ne kiel vi?"

Nur tiumomente mi vidis la lumon. Ho, mia patro tiamaniere klarigis, ke la vivado estas kvazaǔ legoma vendado! Oni fine troviĝas en senelirejo, se oni rifuzas ŝancojn por teni sian "valoron", kiu, ĉu por objekto, ĉu por homo, estas fakte relativa. Vera saĝo montriĝas el tio, ke oni ne preterlasas bonan okazon.

Hodiaǔ mi estas jam ĝenerala direktoro de iu kompanio en Chengdu 3) ĝuste dank' al tio, ke kelkajn tagojn post la melongena vendo mi akceptis oficon, malmulte gajnigan.

1)       Ĝino: Ĉina pezunuo egala al duona kilogramo.

2)       Maǔo: Ĉina monunuo, dekono de juano.

3)       Chengdu: Ĉefurbo de la sudokcidenta provinco Sichuan.