• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-31 16:46:24    
Inaŭguriĝis la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco, Italio

cri

Je la 10-a horo de la 30-a de julio laŭ la loka tempo, inaŭguriĝis la 91-a Universala Kongreso en la itala urbo Florenco organizata sub la patroneco de prezidanto de la itala Respubliko Giorgio Napolitano. Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio sinjoro Renato Corsetti prezidis la inaŭguron. Sub la ĉeftemo "Lingvoj, Kulturoj kaj Edukado al Daŭrigebla Evoluo" kolektiĝas pli ol 2 100 samideanoj el pli ol 60 landoj.

Tuj post la malfermo komenciĝis diversaj proprameroj. La unua kunsido pri Kongresa Temo enkonduke emfazos la lingvajn aspektojn aŭ implicojn de eduksistemaj praktikoj en Eŭropo kaj Barato, kaj de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN. 3 fakuloj unue diskutis inter si kaj poste invitis la publikon aliĝi al la opini-interŝanĝo.

En tiu tago, ankaŭ inaŭguriĝis Internacia Kongresa Universitato. De lundo ĝis vendredo okazados kunsidoj kaj prelegoj.