• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-01 15:55:00    
La 91-a UK glate iras

cri

Hodiaŭ estas la 2-a tago de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco de Italio. En la mateno oni deciĉis preskaŭ la tutan tempon al Kleriga Lundo, dum kiu serio de malgrandaj kunvenoj kaj seminarioj donis al ĉiu kongresano unikan okazon aŭskulti spertulojn pri plej diversaj temoj kaj interparoli kun ili kaj kun aliaj kongresanoj. Estis diversaj temoj, pri blinduloj, oratorado, la latina lingvo, la itala Renesanco kaj tiel plu. Krome estis aliaj programeroj okazintaj posttagmeze, kiaj prelegoj de IKU, junulara movado, paroligaj lecionoj, internaciaj ekzamenoj, kunsido pri fakaj agadoj kaj Cseh-kursoj.