• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-01 16:18:24    
Vizito al fama templo de provinco Shijiazhuang

cri

La sekva parto de la artikolo pri Longxing-templo.

En la Moni-halo de la templo ekzistas la kolora statuo de Avalokitesvaro. Kun la milda rideto kaj plezura pozo, la bodisatvo manifestas eksterordinaran ĉarmon kaj donas neforgeseblan impreson al spektantoj. Siatempe, fama arkitekto s-ro Liang Sicheng fotis ĝin kaj donacis la foton al s-ro Lusin, fama literaturisto de Ĉinio. S-ro Lusin nomis la statuon "Orienta Afrodita". Ĝis nun tiu foto ankoraŭ restas sur la skribtablo de s-ro Lusin en lia malnova loĝejo en Pekino.

Vidiĝas multaj vizitantoj en la templo Longxing. Ni intervjuis iun sinjorinon akompanatan de ŝiaj edzo kaj filo. Ŝi diris:

"La mil-mana kaj mil-okula bodisatva statuo estas valorega kultura relikvo, mi volas montri ĝin al mia filo, kiu vizitas elementan lernejon. Ĉi tie la medio estas tre agrabla, kaj ni sentas nin plezuraj."

Inter la vizitantoj de la templo Longxing vidiĝis ankaŭ alilandanoj. Ni faris intervjuon al s-ro Paulo Vicendini el Brazilo. Li diris:

"Estante historiisto, mi esploras pri la ĉina kulturo de longa tempo. Antaŭe mi jam legis multajn materialojn kaj opiniis, ke mi jam estas sufiĉe erudicia pri Ĉinio. Tamen, kiam mi venis al Ĉinio, ĝia brila kulturo fascinas min, kaj mi apenaŭ kredas, ke mi vere staras ĉi tie."

Ni intervjuis ankaŭ s-ron Zhang Guoqing, estron de la loka turisma buroo. Li diris:

"Ĉi tie estas multaj valoraj relikvoj postlasitaj de la longa historio. La loka instanco nun faras preparadon por prezenti al Unesko kelkajn ŝtatnivelajn antikvaĵojn, kia la templo Longxing, por ke Unesko enlistigu ilin en la Katalogon de Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj."

Sed nun la plej urĝa problemo estas, kiamaniere protekti tiujn antikvaĵojn, ĉu ne? Pri nia demando, s-ro Zhang Guoqing respondis:

"Ni jam invitis specialistojn kaj fakulojn ĉi tien, kaj ili faras enketadon kaj esploradon pri diversaj rimedoj de protektado kaj flegado. Ni agos laŭ iliaj proponoj. Ni ankaŭ ekspedis delegaciojn al aliaj landoj por asimili utilajn spertojn ĉirilate."

Same kiel aliaj budaismaj temploj, ankaŭ en la templo Longxing ekzistas pagodoj. Ni trovis, ke ĉi tie ankaŭ videblas Sovaĝansera Pagodo simila al tiu en la urbo Xi'an. Ĉiĉeronino diris al ni, ke tiu ĉi pagodo aperis pli frue ol tiu de X'an. La Sovaĝansera Pagodo de la templo Longxing havas la subteran palacon, kie antaŭe rezerviĝis valoraj religiaj relikvoj.