• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-15 18:45:58    
Aliaj konataj vidindaĵoj de Lanzhou

cri

Strando de Sovaĝa Ansero situas en la nordorienta parto de Lanzhou. Origine, tie estis 18 sablo-insuletoj en la Flava Rivero. En la pasinteco tie ofte videblis sovaĝaj anseroj, pro tio la loko ekportis la nomon – Strando de Sovaĝa Ansero. Post la jaro 1958, tie konstruiĝis 20 kilometre longa ĉirkaŭ-stranda digo kaj asfaltita vojo, kaj pli poste aperis parko Yantan, naĝejo ktp, formante faman vidindaĵon de Lanzhou.

80 kilometrojn fore de Lanzhou troviĝas grandega hidroelektrejo nomata Liujiaxia. Ĝi estis finkonstruita en 1974, kun alta digo de 147 metroj, generatora kapacito de miliono kaj 225 miloj da kilovatoj, kaj la jara elektruma kvanto de 5.7 miliardoj da kilovathoroj.

Piede de la digo vidiĝas pramejo, kie turistoj povas veturi per ŝipoj kaj daŭrigi vojaĝon sur la Flava Rivero. Du horojn veturante oni trovos sin jam en ravino. Ĉe ambaŭ flankoj de la ravino, apike staras groteskaj rokoj, kiuj figuras simile al stupao, monstro, geamantoj ktp. Jen estas la fina parto de la akvorezervejo ankaŭ kun la nomo Liujiaxia.

Apud la menciita akvorezervejo situas la fama ŝtonkavernaro de la templo Bingling. En la tibeta lingvo, Bingling signifas mil budhojn aŭ centmil budhojn.

La templo Bingling konstruiĝis antaŭ pli ol 1500 jaroj. Ĝi famas pro brilaj ŝtonaj skulptaĵoj en sia ŝtonkavernaro, kiu situas en la tereno areanta je 7 kvadrataj kilometroj. En 183 grotoj kaj kavernaj niĉoj estas 694 ŝtonaj skulptaĵoj kaj 82 argilaj, 5 stupaoj kaj diversaj freskoj de 900 kvadrataj metroj.

La plej admirinda estas la kaverna niĉo n. 169. Ĝi konstruiĝis en majesta krutaĵo 60 metrojn alta super la terfaco, kaj estas natura ŝtonkaverno areanta je 200 kvadrataj metroj. Ene rezerviĝas gravaj trezoroj de la ĉina ŝtona skulpturo. Starante dorsflanke al la rando de ravina abismo kaj suprenrigardante tiun faman kavernan niĉon, turistoj apenaŭ povus kredi je siaj okuloj, ke en la mondo ekzistas tiel impona miraklo.