• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-18 07:04:39    
Rao Jianzhong: Sansan kaj Sasa

CRI

Sansan kaj Sasa, tre intimaj, jam edziniĝis respektive.

Post la nupto, la edzo de Sansan sin anoncis kaj estis varbata al supera lernejo por plenkreskuloj. Li solene asertis, ke vivante en la mondo oni devas fari io meritan.

Post la geedziga ceremonio la edzo de Sasa veturis al la suda insulo Hainan, deklarinte ke se oni ankoraǔ vivas en la mondo, oni ja devas ion indan nepre fari.

Sentante enuon en la soleca vivo, Sansan faris viziton al sia amikino Sasa.

Ili babilis pri la tero kaj ĉielo, pri monto kaj rivero, pri maro kaj kontinento, unuvorte pri ĉio, sed plej multe pri respektiva edzo.

Paradante per sia edzo, Sansan diris, ke certe scioj, de li lernataj en la provinca ĉefurbo, estos utilaj, malgraǔ ke li ne povas gajni pli da mono nun. Fakte ŝi plendis en la koro, ke ŝi devas sendi monon, ĉiam nur monon, al la edzo, kiu stulte rezignis la grasan profesion kaj, forlasinte ŝin, kuris al la provinca ĉefurbo por la tiel nomata klerigo.

Forte laǔdante sian edzon, Sasa asertis ke sen klereco oni, havante ekonomikan cerbon, same povas sin riĉigi. Fakte al ŝi mankis spirita konsolo, ĉar ŝi ricevadis nenion romantikan, sed nur monon, ĉiam monon, alsenditan de la edzo, luktanta en la suda provinco Hainan por gajni pli kaj pli da valorpaperoj, povantaj nur luksigi la vivon tamen neniel riĉigi la animan mondon. Ŝi do kaŝis solecon en la koro.

Ekstreme amaris la koro de Sansan; ege tristis Sasa.

Iutage Sansan ricevis leteron de la edzo kiu sciigis, ke li, diplomite el la plenkreskula universitato, veturis al la suda insulo Hainan, ĉar, laǔ li, oni devas ne nur posedi sciojn, sed ankaǔ havi monon; tiam li anoncis sin al la supera lernejo ĝuste por hodiaǔ gajni multan monon en Hainan. Liaj vortoj forte surprizis la edzinon.

La edzo de Sasa letere informis, ke plenkreskula lernejo de Hainan jam varbis lin; li opiniis, ke oni devas ne nur gajni monon, sed ankaǔ lerni sciojn. Tiam li veturis al Hainan ĝuste por rami solidan ekonomian fundamenton sur kiu li povu bone lerni ion. Sasa forte surpriziĝis.

Poste, Sansan ricevadis monon de la malproksima edzo; ŝi do sentis sin riĉa kaj feliĉa. Siaflanke la edzo de Sasa ofte alsendis leteron, plenan de amaj vortoj, kaj ŝi estis mielata kaj beata.

Sansan kaj Sasa eĉ pli intimiĝis. Preskaǔ en ĉiu tago ambaǔ babilis pri la edzoj, sentante jam ne solecon nek amaron aǔ triston, sed lulan dolĉecon kaj paradizecan feliĉon.