• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-01 16:54:18    
Antikva urbo Pingyao, unu el la Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj el Ĉinio

cri



Pingyao situas en la provinco Shanxi de okcidenta Ĉinio kaj havas la historion de pli ol 600 jaroj. Ĝi areas nur je 2,25 kvadrataj kilometroj. La strato etendiĝanta sude norden fariĝis la rekta aksa linio de la urbo, kaj kune kun la stratoj sterniĝantaj oriente okcidenten, formas la bonordan trafikan reton. La burokrataj rezidejoj kaj budaismaj temploj tegmentitaj per flavaj kaj verdaj glazuritaj tegoloj okulfrape kontrstas kun la vasta etendo de la grizaj domoj de ordinaraj urbanoj, manifestante la rigoran kastismon. Kvankam la arkitektura framo kaj la ĉefaj konstruaĵoj de la nuna urbo Pingyao estis pretigitaj antaŭ pli ol 600 jaroj, tamen ĉio enkorpigis la konsekvencan penson de ĉinoj pri la ekzista spaco dum miloj da jaroj.

La plej eksterordinara arkitektura stilo de la tiea popola loĝejo kuŝas en tio, ke ĝia fronta ĉambro rezervas la formon de kavernaj domoj el la nordokcidenta landparto. Sur la plejparto de la pordoj kaj fenestroj de tiuj loĝejoj vidiĝas delikataj lignaj gravuraĵoj el dekkelkaj specoj da tradiciaj desegnoj, montrante guston kaj riĉecon de la dommastroj. Nuntempe, en la antikva urbo Pingyao ekzistas pli ol 400 bone konservataj popolaj loĝejoj, konstruitaj en la dinastioj Ming kaj Qing antaŭ pli ol 600 jaroj. Kaj tieaj urbanoj pasigas kvietan vivon en tiuj antikvecaj domoj.
En la ĉina arkitektura historio, ĉiu urbo kun sufiĉe granda skalo havas sian urban muron, ankaŭ Pingyao estas sama. La nuna urbo Pingyao ankoraŭ rezervas sian originalan urban muron, kiu jam fariĝis interesa vidindaĵo por turistoj. Laŭdire, antaŭ 2 800 jaroj, tiama instanco garnizonigis armeon ĉi tie kaj konstruigis defensivan muron, kiu ja estis rudimento de la urba muro. La antikva urba muro de Pingyao totale longas je pli ol 6 mil metroj kaj altas je 12 metroj.

La okcidenta strato de la antikva urbo Pingyao siatempe estis "financa strato". Nun ambaŭflanke de tiu strato ankoraŭ videblas abundaj butikoj starantaj unu ĉe alia, kaj en la malaltaj butikaj domoj ankoraŭ viglas negocado ne malpli arda ol antaŭ cent jaroj. Inter tiuj butikoj troviĝas la menciita banko "Rishengchang". Malgraŭ la simpla aspekto kaj neokulfrapa situo, ĝi siatempe estis centro de la financa reto kovranta en- kaj ekster-landajn merkatojn. En la meza tempo de la 19-a jarcento, plejparto de ĉinaj bankoj devenis de la provinco Shanxi, kaj la nombro superis 40, interalie 22 troviĝis en Pingyao
S-ro Zheng Xiaoxie, konsilisto de la Ĉina Arkitektura Asocio, diris, ke la komercistoj el la provinco Shanxi, inkluzive de la urbo Pingyao, faris komercadon ne nur enlande, sed ankaŭ transmare.