• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-03 13:05:15    
Komercado per Esperanto de la Festivalo

cri

 

Karaj aŭskultantoj, de la 11-a ĝis la 13-a de aŭgusto okazis la 1-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto en Zaozhuang, urbo de Shandong-provinco, norda Ĉinio. 13 koreoj, unu japano, du rusoj kaj ĉirkaŭ 60 ĉinoj partoprenis en la Festivalo.

Antaŭ ol iri al Zaozhuang, mi jam ricevis la primaran tagprogramon de la Festivalo. Kaj plenumis preparojn por la intervjuindaj programoj kaj esperis, ke mi eble trovu iujn specialaĵojn. Antaŭe, mi kelkfoje aŭdis aferojn pri komercado per Esperanto, tamen mi neniam vidis ĝin, alivorte, mi neniam spertis ĝin. Sensperta, mi ne havas rajton diri ion, tamen feliĉe en tiu ĉi Festivalo en Zaozhuang, mi havis ŝancon por proksime kontaktiĝi kun la komercado per Esperanto. Do, kio estas la afero kaj kiel ĝi iras? Mi havas pli da detaloj jene.

Posttagmeze de la 12-a de aŭgusto, akompanate de s-ro Sun Mingxiao kaj s-ro Gao Chengxian, vicprezidantoj de Zaozhuang-a Esperanto-Asocio, s-ro Lee Sung-woo, prezidanto de Korea-Ĉina Asocio; s-ro Lee Hong-jin, fakestro de korea kompanio Daiwoo; japana esperantisto Yamaguchi Hiromasa kaj aliaj vizitis Xinyuanda-Industrian Kompanion de Zaozhuang por serĉi eblecon pri komerca kunlaboro inter Korea Respubliko kaj la ĉina urbo Zaozhaung. Komerca kunlaborado per Esperanto ankaŭ estas unu el la ĉefaj temoj de tiu ĉi Festivalo. Kompreneble, ankaŭ mi kune iris kaj ĉiam tenis la intervjuilon por registri la eventon.

1  2  3