• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-05 13:34:34    
Festo Ha de Jing-nacieco

cri

La nacieco Jing estas unu el la 56 naciecoj de Ĉinio kaj havas malplimulte da membroj. La nuna loĝantaro sumas je 1 miliono kaj 8 miloj, ĉefe loĝas sur tri insuloj de Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono kaj vivas ĉefe per fiŝado kaj kultivado.

Troviĝas nemalmulte da popollegendoj pri la nacieco Jing. Unu el ili temas pri tio: en la antikveco iu kantofeo venis al la tri insuloj de la nacieco Jing. Ŝajnigante vastigi kantojn, ŝi vokis popolanojn kontraŭi feŭdan premegadon. Ŝia kanto movis multe da popolanoj. Por memori ŝin, posteuloj konstruis "Kioskon Ha" kiel kapelon. En la lingvo de nacieco Jing, la vorto "Ha" signifas "kanto" kaj "Ha" havas signifon de manĝo. Do, homoj nomis la tagon, kiam ili kultis diojn kaj antaŭulojn, kantis kaj dancis en Kiosko Ha kaj kune manĝis en festo, Festo Ha.

La Festo Ha estas solena festivalo de la nacieco Jing kaj komenciĝas en la 10-a de la deka monato laŭ luna kalendaro. La kultado kutime daŭras 3 tagojn kaj la plej potenca maljunulo de la vilaĝo organizas kaj aranĝas tian agadon. Ĉeestantaj geamikoj kaj parencoj devas kunporti drinkaĵojn kaj manĝaĵojn mem kaj kune ĝuas.

Unuatage, okazas "Diobonveniga ceremonio", kiu estas plej solena kaj havas plej multtipajn kantojn kaj dancojn. Post komenciĝo de la ceremonio, antaŭ ĉio, la ĉefa prezidisto de la kultado gvidas homojn tamburadante kaj tamtamadante bonvenigi diojn el maro, ĉielo, kaj prapatroj eniri sur la diajn sidlokojn en la kiosko Ha. Sekve, oni devas tosti kaj oferdonaci al la dioj. 4 belulinoj de Jing-nacieco, nomataj "Taogu", portante rozetajn kitelojn, nigrajn pantalonojn, purpurajn harpinglojn faras tostan dancon por esprimi amon kaj adoron de junulinoj al la dioj.

Dum la amuza agado post la kultado, estas ne nur kantoj de antikvaj poemoj kaj historiaj rakontoj, sed ankaŭ dancoj pri imito al pluko de teo kaj kapto de fiŝoj, prezentitaj de la junulinoj "Taogu". La prezentado plenas de profunda etoso de vilaĝo.

En la dua tago de la Festo Ha, la junulinoj "Taogu" devas danci al la dioj kultan dancon. La danco igas homojn ĝui ĝojon kune kun dioj.

La trian tagon, "lampa danco". "Taogu" devas starigi bruligitajn kandelojn en la pladojn kaj tenas la pladojn en la manoj aŭ sur iliaj kapoj. Akompanate de la muziko, ili tiel dancas antaŭ la kulta tablo. La brulaj kandeloj nomataj "lampo de dio". La "lampo de dio" brilas, dioj benas kaj protektas homojn de la nacieco Youjing feliĉi kaj sekuri, prosperi en fiŝado.

La lasta tago, post kulto al dioj, estas tempo por aŭskulti "Ha", la kantojn. Homoj sidante en la kiosko, devas eliri kaj kune kanti kun homoj ekster la kiosko. En tiaj belaj kantoj, dioj revenas al siaj propraj lokoj. Sono de kantoj kaj gaja rido harmonie flugas en la vastan ĉielon kaj la festo Ha estas finita.