• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-08 07:16:20    
Ke Yan: Mi kaj "CA-Klubo"

CRI
Kial mi donis ne la titolon "Kancerula Klubo", sed la titolon "CA-Klubo"? Pro tio, ke timante ke malsanulo ne povus elteni marteladon de kancero iuj doktoroj en nia lando sciigas la prognozon sole al ties familianoj kaj skribas nur "CA".

Informitaj legantoj konas, ke Ke Yan estas verkisto ĉiam pledanta por tio, ke la vivo estu fonto de verkado. Sed kiel mi akumulis materialojn? Eble laŭ destino. En 1981, mi grandakvante ellasis sangan urinon. Kuracisto suspektis, ke mi suferas renan kanceron, kaj sendis min en kancerulan regionon. Pli ol unu jaron, mi vagadis ĉe la pordo de la Morto.

Kiom da larmoj, doloroj kaj turmentoj mi vidis! Mi absorbiĝis en la mondo de la kanceruloj. Mi kontaktis la eminentan tradician medicinon de nia lando kaj la plej novan kuracan koncepton de la mondo. Mi spertis belan tradician virton, amon al la vivo, noblan kolektivisman spiriton kaj neflekseblan grandan heroismon, enkorpigatajn en la procezo de sinteza terapio el la ĉina medicino kaj la okcidenta, sporto kaj cigongo.

Profunde kortuŝite kaj klopode lernante ĉe ili, mi ekkonis absurda tian aserton monde cirkulantan:

El deko naǔ jam sub la ter',

la lasta certe ne kancer'.

kaj kriis "Kancero \=\ morto", kiu fariĝis titolo de raportaĵo kiu al mi amikigis dekmilojn da kanceruloj kaj iliaj familianoj, kiuj instigis kaj helpis min en verkado de la romano "CA-Klubo", kiu, ne tiom perfekta kiom miaj aliaj verkoj, tamen vekis, apenaǔ eldonite, fortegan eĥon de diversaj flankoj en la socio. Ĉi tio signifas ne tion, ke mi gajnis ian "sukceson", sed tion, ke la popolo alte taksas ion faritan de verkisto sur la vojo de servado al la popolo. La kaǔzo eble estas:

Mi rakontis ion pri grupo da kanceruloj, ne sole por malsanuloj; prezentis ion pri la plej nova medicina koncepto, ne nur por la medicino; vidigis pompajn brilojn de la ĉina tradicia medicino ne ekskluzive por heredi la tradicion. Sed ĝuste por kio? Kaj por kiuj?

Eble vi ne atendis, ke ĝuste por vi, junaj amikoj, mi verkis la romanon.

Kia estos la lando, tio plej grave dependas de tio, kian spiritan fizionomion la juna generacio havas kaj per kia ideologio la maljuna generacio donas edukadon al la juna. Miaj junaj amikoj, viglaj, sangvinaj, tigre vivecaj, aktive strebemaj, penemaj kaj diligentaj, inkluzive de tiuj ŝikaj, arogantaj, pasivaj kaj pesimismaj, plus tiuj kontraǔtradiciaj, egocentraj, vivludaj, sentosekvaj kaj inklinaj al la Okcidento, formantaj la tiel nomatan nov-novan idaron!

Se la tragedieca bela amrakonto en la libro povas altiri vian rigardon; la zigzaga vivvojo de la herooj en la rakonto, ilia kuraĝo fari rektan kaj nehaltigeblan marŝadon kontraǔ doloroj kaj turmentoj; ilia ĝuado el doloro kaj saĝo super ĝi; la grandeco de ilia animo sin bruliganta kiel vojmontran lampon per la lasta faro de la vivo, povas efektive tuŝi vian koron, tiel ke vi suĉu ion povantan esotere ovri la pordon de optimismo en via vivo – Jen kial mi verkis la romanon "CA-Klubo".