• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-12 18:42:12    
Surmura Biblioteko en Kavernaro Mogao

cri
En la kaverno n. 158 ekzistas statuo de kuŝanta budho, kaj ankaŭ ĝi estas tre karakteriza. La budho-statuo longas je proksimume 16 metroj. Laŭdire ĝi estas statuo de Ŝakjamunio en nirvano. Ĉiĉerono fraŭlino Liu Hongli diris:

"Tre bela estas la korpa linio de la statuo, la vizaĝo estas graseta, la brovoj kurbaj, kaj la okuloj, lipoj kaj nazo estis aranĝitaj harmonie kaj simetrie. Rigardante la statuon, oni sentas sin anim-skuata."

Karaj amikoj, krom la statuoj, ankaŭ la freskoj estas grava konsistiga parto de artaĵoj de la Kavernaro Mogao. Malgraŭ eroziado fare de vento kaj sablo dum centoj eĉ miloj da jaroj, la freskoj tamen ankoraŭ estas freŝaj je koloro kaj klaraj je desegno. La freskoj plejparte temas pri rakontoj el budaismaj sutroj, kaj la plej impresaj figuroj el freskoj estas tiuj de Flugantaj Feoj.

En budaismo, iuj feoj, kiuj povas flugi en la aero, estas nomataj Flugantaj Feoj. Okaze de la predikado fare de la budho, ili ofte aperis kantante, dancante kaj floro-disŝutante. En ĉiu el pli ol 490 kavernoj de Mogao, kie troviĝas statuoj kaj freskoj, videblas figuroj de flugantaj feoj. Iliaj figuroj estas vivecaj kaj variaj, aŭ tenante lotus-florojn aŭ bivojn, aŭ flor-disŝutante, aŭ ludante muzikilojn.

S-ino Zheng Ni, instruistino de belarta fako en la ĉina Universitato Qinghua, jam multfoje vojaĝis al la Kavernaro Mogao. Ŝi diris, ke la plej ĉarma figuro en la Kavernaro Mogao estas tiu de Flugantaj Feoj. Ŝi diris:

"Vidu la figuron de Flugantaj Feoj: sen flugiloj, ili tamen flugas en la aero, kun tre romantika etoso. Laŭ la piktura vidpunkto, la strukturo kaj plastiko de tiuj figuroj estas tre aprecindaj. Longe rigardante ilin, oni povas havi belan impreson pri ilia vivsimileco."

Krom Flugantaj Feoj, sur freskoj de la Kavernaro Mogao ankaŭ ofte videblas la dancistinaj figuroj, kiuj ludas la bivon dorsflanke metitan. Starante sur unu piedo kaj alte tenante la alian, ili kurbigas siajn brakojn malantaŭen kaj ludas la bivon dorsflanke metitan. Ŝajnas, ke ili ludas kaj samtempe dancas laŭ la biva melodio.

S-ro Wu Xinhua, arkeologia fakulo de la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, opinias, ke la figuroj de Flugantaj Feoj kaj la menciitaj dancistinoj sur la freskoj de la Kavernaro Mogao estas tre valoraj por esplorado pri la ĉina antikva socio de la 4-a jarcento ĝis la 14-a. Li nomas tiujn freskojn "Surmura Biblioteko". Li diris:

"Ekzemple, en Eŭropo post la mezepoko populariĝis la kiraso sur militĉevaloj, kaj sur freskoj de la Kavernaro Mogao ankaŭ troviĝas ĉiflanka noto, kaj la kirasitaj ĉevaloj pentritaj sur tiuj freskoj aperis multe pli frue ol tiuj de Eŭropo. Krome, nuntempuloj ĉiuj scias pri brosado de dentoj por konservi la buŝan purecon. Sur freskoj de la Kavernaro Mogao ankaŭ troviĝas bildo pri brosado de dentoj. Tre interese."