• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-13 17:03:05    
Miljara porcelanaĵa urbo Jingdezhen

cri

En la angla lingvo la vorto "China" signifas ankaŭ fajencon. La mondo konis Ĉinion ĝuste per ĉinaj porcelanaĵoj. En Ĉinio la plej fajnaj porcelanaĵoj estas produktitaj en la urbo Jingdezhen. Antaŭ nelonge nia raportisto vizitis tiun ĉi miljaran porcelanaĵan urbon.

Nia raportisto profunde perceptis, ke porcelanaĵa kulturo jam penetris en diversajn kampojn de tiu ĉi urbo. Lokaj popolanoj multe fieras pro granda reputacio de la urbo kaj disvolvas ekonomion plene profitante de tiu ĉi avantaĝo.

La urbo Jingdezhen troviĝas en la nordorienta parto de la provinco Jiangxi kaj abundas je fajenco taŭga por produktado de porcelanaĵoj. Montoj kun verdaj pinoj ĉirkaŭas la urbon. Oni prenas pinojn riĉajn je oleo kiel hejtaĵojn por ke bakforno en la temperaturo je 1 300 gradoj baku fajnajn porcelanaĵojn kun emajlita surfaco, precipe tiujn kun blua desegnaĵo. Avantaĝaj kondiĉoj favoras lokan porcelanaĵan produktadon. Antaŭ pli ol 1 000 jaroj iu imperiestro de la dinastio Song hazarde trovis fajnan porcelanaĵon kun delikata desegnaĵo, bakitan en tiu ĉi urbeto. Ĝi multe plaĉis al tiu ĉi imperiestro, pro tio li nomis la urbeton per la regada titolo Jingde, tiel naskiĝis la nomo Jingdezhen (en la ĉina lingvo, "zhen" signifas urbeton) kaj la urbeto ekĝuis grandan reputacion pro bonkvalitaj porcelanaĵoj, kiuj estis luksaĵoj konservataj de imperiestraj familianoj kaj aristokratoj en diversaj dinastioj kaj havis grandan debiton kiel varoj en la komerco de la Mara Silka Vojo. Nuntempe diversaj delikataj porcelanaĵoj produktitaj en la urbo Jingdezhen estas konservataj de ĉiuj famaj muzeoj en la mondo.

En la lastaj jaroj same kiel produktaĵoj de multaj tradiciaj firmaoj, ankaŭ porcelanaĵoj de Jingdezhen renkontis kolizion kaj defion pro neglekteco al fabrikmarko, produktaĵa speco kaj pakado, interalie falsado kaŭzis la plej fatalan baton.

Parolante pri tiuj ĉi problemoj, sinjoro Huang Kangming, estro de la urba Porcelanaĵa Administracio, estis tre ĉagreniĝa. Li diris, "En la lastaj jaroj ni multe suferis pro malorda merkato kaj falsaĵoj. De la jaro 2001 en aliaj landoj aperis multaj malkonvenaj ekspozicioj pri porcelanaĵoj de Jingdezhen, poste ekspoziciaj organizantoj en la nomo de Jingdezhen proponas proprajn produktaĵojn per malprogresa maniero."

Krome, iuj falsas famajn verkojn de eminentaj majstroj kaj per ili trompas aĉetantojn. Tiuj agoj serioze damaĝas reputacion de Jingdezhen. Pro tio la urbo respondis al tiuj kontraŭleĝaj agoj per efikaj rimedoj. En la lastaj jaroj lokaj administrcio kaj justico esploris kaj procesis kontraŭ aro da krimuloj falsintaj porcelanaĵojn de Jingdezhen. La loka juĝejo starigis Tribunalon pri Protekto al Intelekta Proprieto. En la pasintaj 5 jaro la urbo traktis pli ol 200 kazojn, kiuj tuŝas falsadon atencantan intelektan proprieton de Jingdezhen, kaj per tio reguligis la merkatan ordon.

Krom falsado, en la porcelanaĵa industrio de tiu ĉi urbo estas ankaŭ aliaj problemoj pro malkoncentriĝo kaj malgranda reputacio de fabrikmarko. En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento porcelanaĵa industrio de tiu ĉi urbo troviĝis en stagno. Pro ne-posedo de propraj fabrikmarkoj, tiam multaj registaraj entreprenoj servis kiel prilaborejoj de alilandaj firmaoj posedantaj famajn fabrikmarkojn kaj tre malmulte profitis. Por ŝanĝi tiun staton, antaŭ kelkaj jaroj, 5 grandaj porcelanaĵaj fabrikoj en tiu ĉi urbo aneksiiĝis kiel granda kompanio. Ĝi produktas altklasajn porcelanaĵojn kaj ankaŭ komencis esplori kolorajn porcelanaĵojn kun karakterizaj desegnaĵo kaj pakaĵo. Tiu ĉi miljara porcelanaĵa urbo per propra marko komencis konkeri merkaton anstataŭ servi kiel prilaboranto de alilandaj firmaoj. Parolante pri starigo de propra marko, sinjoro Yu Guoqing, vicurbestro de Jingdezhen, estis emociita. Li diris, "Praktiko atestas, ke firma konscio pri starigo de propra marko helpas al produktantoj levi sian konkurencivon kaj altigi produktaĵan kvaliton, kaj ankaŭ favoras al konsumantoj protekti siajn interesojn."

Sukceso en furioza merkata konkurenco dependas ankaŭ de produktaĵa kvalito. Pasintece porcelanaĵoj de la urbo Jingdezhen ĝuis grandan famecon pro tradicia teknologio "kolora desegnado", oni pentris diversajn pejzaĝojn aŭ homfigurojn sur bakitaj porcelanaĵoj. Tiu ĉi teknologio pompigas porcelanaĵojn, tamen ankaŭ malutilas al sano pro tro da ellaso de metalaj elementoj post varmiĝo de porcelanaĵoj. Por konformi al internaciaj normoj oni inventis novan teknologion. Ĝi havas la antaŭan avantaĝon kaj evitas ellason de metalaj elementoj.

Krome, porcelanaĵaj fabrikoj de tiu ĉi urbo komencis produkti konstruajn ceramikaĵojn vaste postulatajn kaj sukcese faris varmoizolajn kaj kugloŝirmajn porcelanaĵojn, uzitajn en la ĉina kosmoŝipo Shenzhou 6.

Por daŭrigebla disvolvo de tiu ĉi miljara porcelanaĵa urbo, talentuloj ludas tre ŝlosilan rolon. Sinjoro Liu Yuanchang, pentrista majstro, havas profundan konon pri tio. Li diris, "Talentuloj aŭguras esperon kaj perspektivon kaj apartenas al profitfonto. Nuntempe oni stimulas starigi renovigeman industrion, nome plene elvolvi kreivon. Jingdezhen estos urbo ĝuste kun tia industrio."