• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-15 07:51:07    
Xie Zhiqiang: Ĝibo

CRI

Unuatage direktoro Zhao jam rimarkis strangan fenomenon, ke escepte de la 2 vicdirektoroj, ĉiuj personoj iom klinas sin. Komence li pensis, ke tio estas ilia esprimo de amikeco kaj bonvenigo al li. Farante manpremon al ĉiu el ili, li diris, "Ne tiom ĝentilu! De hodiaǔ ni kune laboros kaj vi penetros mian karakteron."

Tamen poste li revidis, ke ĉies dorso havas la formon de la 3-a litero (C). Baldaǔ li informiĝis de la 2 vicdirektoroj, ke tio estas tradicio lasita de la antaǔaj estroj, tiel ke ĉiu el la membroj fariĝis tiel respektemaj, modestaj kaj singardaj. Direktoro Zhao ride skuetis la kapon.

Sekve direktoro Zhao mobilizis kampanjon pri dorsa rektigo. Li eĉ altigis politikan nivelon de la kampanjo, ke ĝi koncernas la kolektivan figuron. Kaj, efektive, ĉiuj personoj perforte sin rektigis en kunvenejo. Direktoro Zhao, tre emociita kaj kortuŝita, faris longan parolon, favore al ili, tamen tio pli kaj pli frapis al li la okulojn, ke ŝvito perlas sur iliaj vangoj. Li indulgeme diris, "Malstreĉu vin! Mi scias, ke oni ne povas forigi kutimon en unu tago. Plej grave estas, ke oni persistu en ĉiuj tagoj."

Antaǔ ol li finis la vortojn, ĝibo reaperis sur ĉies dorso. Eĉ aǔdiĝis softaj suspiroj, al ili faciligaj.

Poste li trovis, ke ĉies spino rektas laǔeble, kiam li enpaŝas iun ajn kabineton. Li faris sekretan observon kaj trovis, ke ili denove ĝibas sen lia ĉeesto. Tiom pli, ke kelkaj el ili, pro la kutimaĉo, pretis sin klini al li tamen, ekkonsciinte la kampanjon, pene rektigis sin kaj eĉ provis elstarigi la bruston – tiam ŝajnis al li, ke li aǔdas sonetojn inter iliaj vertebroj. "Ho ve!" li pensis, "Mi sola ne povas gardi ilin!"

Li venigis oficejan ĉefgardiston kaj postulis, ke tiu elfaru tabelon kaj kombinu la dorsorektigan aktivadon kun premia sistemo. Tio ja tre efikis, tamen senprecedence turmentis la nejunajn kamaradojn. Ili do intencis forlasi la oficejon. Sed neniu el ili estis varbita aliloke.

Rilate al ekzamenado, ĝi falis sur la ŝultrojn de la ĉefgardisto, kies familia nomo estis Qian. Sed ĝuste lia ĝibo estis la plej okulfrapa. En ĉiu monato li prezentis registron al direktoro Zhao kaj la direktoro zorge legis, kiomfoje tiu aǔ alia rektigis la dorson en tiu monato. Fine direktoro Zhao ĝoje krietis, "Jam efike!"

Poste, en iu tago, direktoro Zhao revenis el grava konferenco. Tre gaja, li vizitis ĉiujn ĉambrojn inspekte. Baldaǔ nubo kovris al li la vizaĝon. Dirante nenion kritikan, li vidis panikon kaj embarason.

"Akvo troviĝas en via raporto!" li diris al Qian.

La ĉefgardisto ruĝiĝis. "Direktora Moŝto, malfacile!"

"Malfacile? Kia vi mem?"

Qian fulmorapide rektigis sin. Post momento, fakte nur en palpebruma daǔro, ŝvito pluvis kaj lia vizaĝo paliĝis.

La direkoro faris paŝon al li por lin subteni. "Kio al vi?"

"Mi... mi... pro troa... la spino..." li honteme provis stariĝi. "Pardonon! Mi... mi malbone plenumis la taskon. Mi... mi tute ne atendis, ke la kutimo, de tiom da jaroj, tiel obstinaĉas! Mi..."

Direktoro Zhao hastis en koridoron kaj kriis, "Aǔton! Rapide! En hospitalon!"