• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-19 11:56:02    
Ekskurso al lago Baiyangdian

cri
La lago Baiyangdian situas en la gubernio Anxin de la provinco Hebei, norda Ĉinio, pli ol 160 kilometrojn fore de Pekino. La laga areo havas 366 kvadratajn kilometrojn, inkluzive de pli ol 140 lagetoj. La fragmitaroj kreskantaj en la lago dividas ĝin en pli ol 3 700 akvo-areojn, kiuj formis sur-akvan labirinton. Pri formiĝo de tiuj lagetoj de Baiyangdian cirkulas bela legendo. Ĉiĉerono fraŭlino Ren Li diris:

"Legendo diras, ke en la praa tempo, en iu plen-luna nokto, feino Chang'e leviĝis en la ĉielon pro ŝtel-manĝo de panaceo. Dum la leviĝo, la magia spegulo kunportita de ŝi, neatendite falis surteren, disrompiĝis en 143 pecojn grandajn kaj malgrandajn, kaj tiuj pecoj transformiĝis en 143 lagetojn."

Menciante la lagon Baiyangdian, mi volas babili unue pri tiea fragmito, kiu estas rigardata kiel riĉaĵo de Baiyangdian. Ĉi tie popularas diro: "unu fragmito egalas al unu or-bulo." En aŭgusto kaj septembro ĉiujare, kiam fragmitoj maturiĝas, en la lago videblas la ore brilaj fragmitoj sur akvo-surfacoj, tio formas tre aprecindan spektaklon.

Fragmitoj de la lago Baiyangdian dividiĝas en tri klasojn: fragmitoj el la unua klaso estas uzataj por fari la fragmitan kurtenon, la dua klaso por fari fragmitajn metiartaĵojn, kaj la tria klaso kiel krudmaterialoj por papero kaj hejtaĵo. La juna freŝa fragmito estas uzata por prepari supon aŭ fari alkoholaĵon, kaj la maljuna fragmita radiko por fari medikamenton. Oni utiligas la fragmitan spikon por fari balailon, kaj la fragmitan vaton kiel remburaĵon

Lokano s-ino Yang Xue funkciigas vendejon de metiartaĵoj faritaj el fragmitoj. Ŝi diris, ke fragmitaj plektaĵoj havas ne nur rezervan kaj memoran valoron, sed ankaŭ praktikan utilecon. Portante sur la kapo ĉapelon el fragmito oni povas eviti sunfrapon, kaj portante surpiede sandalojn el fragmito, oni sentas sin pli plezure dum irado ĉe la lago Baiyangdian. Ŝi diris:

"Ĉi tie la sandaloj estas mane plektitaj de lokaj kamparanoj per la fragmito kreskanta en la lago. Tiaj sandaloj povas facile ellasi aeron, donante komfortecon al portanto."

Krom fragmito, ankaŭ la lotusflora ĝardeno estas vizitindejo en la regiono de la lago Baiyangdian. La ĝardenon speciale aranĝis la loka registaro sur la lago. Somere estas florada tempo de lotusfloroj, tiam la plejparto de akva areo de la ĝardeno estas tegata de lotusfloroj, kaj lotusfolioj dense sterniĝas sur la akva surfaco. Je la ekblovo de vento, la lotusfloroj milde balanciĝas kvazaŭ ili dancus. En la ĝardeno troviĝas ŝtona vojeto, kie oni povas promeni, foti kaj apreci florojn.