• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-22 07:26:49    
Chen Cun: For Denove Unu Jaron

CRI

Mi pasigas la 50-an jaron, tial la novjara festo jam ne logas min.

La anima stato apenaǔ ŝanĝiĝis en la jarpasiga tempo, kompare kun la aliaj festoj. Pasintece oni pledis por forigi malnovajn moron kaj kutimon, tiel ke ni revolucie pasigu la Printempan Feston.

La Printempa Festo, alinome Jarpasigo laǔ popolanoj, estas festo postlasita el la agrokultiva epoko. La vera Jaro restas en la kamparo. En urboj oni reduktas detalojn. Urbanoj ne koncentre loĝas, nek havas prapatran templon kaj steleon, tial ili ne bezonas okazigi kultan riton en la Jarpasigo (Printempa Festo). La genealogia registro de la familio de Konfuzio daǔras milojn da jaroj, sed ni plebanoj jam ne scias, kiu estis nia praavo. Ne estus bone ke oni, vivante feliĉe, forgesis siajn prapatrojn. Homoj ne estas klonitaj, tial la praecon ni ne neglektu.

En urboj oni jam ne faras oferon al kameno. Kamparanoj gluas bildon de kamena dio en kuirejo, ĝuste super kameno. Tia atmosfero estas jam malsama ol superstiĉa. Tre agrable. Nuntempe oni uzas gason, kaj kahelaj muroj en la kuirejo estas brilaj kaj glataj. La kamena dio facile deglitus, se oni gluus plu ĝian portreton. Kaj kiom la ĉielo koncernus nin? De tempo al tempo donante venton, pluvon, neĝon, nubon, hajlon kiel en la tempo de Konfuzio, ĝi akceptas en la nuna epoko sateliton kaj kosmoŝipon, tamen tia akcepto apenaǔ koncernas ordinarulojn.

Ju pli maljuna, des pli paseintima. Reviviĝas la infaneco. En la 1-a tago de nova jaro, petardoj ankoraǔ klakis en stratoj. Vekiĝinte mi diris al panjo la 1-ajn vortojn en la nova jaro: "Gratulon, gratulon! Sanon kaj feliĉon!" Mi rapide ellitiĝis kaj, surmetinte vestojn kaj ŝuojn, kuris eksteren. Apenaǔ rekoneblaj estis samaĝaj knabinoj kaj knaboj kiuj, eĉ el malriĉaj familioj, portis novan veston, novan ĉapon kaj novajn ŝuojn. Tamen la vesto de malriĉa infano estis ne vere nova, sed refarita el trivita vesto de ties patrino aǔ patro kaj iom tro loza pro tio, ke ties patrino aǔ pli aĝa fratino intence pli grandigis ĝin por ke la rapide kreskanta infano povu, en la sekvaj jaroj, porti ĝin kiu pro tio montris sin tre amuza, kvazaǔ ĝi estus opera rekvizito kun dike kuspitaj manikoj; kaj pantalono, kun refalditaj krurumoj. Knaboj restis knaboj, neniom ne petolemaj. Jen tiu elpoŝigis petardon kaj ĝin eksplodigis, kun kontenteco facile legebla sur la vizaĝo. Kutime petardoj formis grapolon, tamen por longigi ludon knaboj apartigis ĉiujn pecojn. Foje iu, tenante grapolon per stango, bruligis ĝin, tiam knaboj, retroen je sufiĉa distanco, staris tie kun la vizaĝo kontraǔ la petardaro kaj kun la manoj ŝirme ĉe la oreloj. Apenaǔ la grapolo fineksplodis, ili alkuris, plonĝis al la petardoj kaj, kapo ĉe kapo, serĉis ne eksplodintajn pecetojn, forgesante momente la "novajn" veston kaj pantalonon kiuj forte ĝenis ilin en la ludado. Baldaǔ ili aǔdis sian nomon, vokon de la patro aǔ patrino al matenmanĝo por frue viziti geavojn, patraflankajn kaj patrinflankajn, genuiĝi al la maljunaj kaj esprimi novjaran saluton. Baldaǔ la strato ekplenis de homoj, hastantaj tien kaj ĉi tien.

Forpasis kaj la geavoj kaj la gepatroj. Kaj mi mem fariĝis "prapatrino" ĝuanta novjaran saluton.