• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-22 08:56:26    
La bildeca urbo Fenikso

cri
La malgranda antikva urbo Fenikso en okcidenta Hunan-provinco sidas ĉe la monto Fenikso, kaj pro tio ricevis la nomon. Plejparto de la 360 mil urbanoj estas miao-oj kaj tujia-oj. Mi konis la urbon pere de la artikolo de s-ro Shen Congwen, ĉina literatura majstro, kiu naskiĝis kaj kreskis tie. Li tiel priskribis la malgrandan urbon: "En la komenco, kiam mi lernis en lernejo, mi ĉiam zorgis pri la rivereto ekster la urbomuro, floroj kaj herboj ĉe la piedo de la urbomuro, arboj sur la monto en malproksimo kaj mirinda vilaĝo de miao-oj..." Sub lia plumo la urbo Fenikso estas eleganta kaj belega, pro kio mi decidis vojaĝi al la urbo por propraokule rigardi ĝin.

En la tago, kiam mi atingis la urbon Fenikso, pluvetis. En tia tago la urbo estis kvieta. La malnova strato pavimita per nigraj ŝtonaj platoj, la griza muro plena de makuloj kaj la ruĝa pordo jam paliĝinta, komponis pentraĵon en pluveto. Ambaŭflanke de la strato staras duetaĝaj lignaj domoj, kiuj funkcias kiel butikoj de lig- kaj vaks-tinkturitaj ŝtofoj, arĝentaj ornamaĵoj, metiartaĵoj faritaj el vitro, ŝtofo kun presitaj desegnoj kaj aliaj objektoj en nacia gusto.

Elirinte el la malnova strato kaj tra la antikva urboturo, mi venis al la malgranda Tuojiang-rivero, kiu fluas preter la urbo. La rivereto reflektis surfostajn etaĝdomojn pendantajn sur la bordo vicon post vico. Pasantoj kun la bambua korbo sur la dorso transiris ponteton el lignaj platoj, fiŝkaptistoj veturigis per bambua stango aŭ ligna remilo sian boaton, sur kiu staris fiŝ-aglo kaj super la rivereto audiĝis bruado de vesto-lavado farita de virinoj ĉe ŝtonaj ŝtuparoj.

En la tombejo ne estas alta tombo de s-ro Shen Congwen. Sur la tomba ŝtono el natura bunta marmoro legiĝas liaj vortoj: "Laŭ mia pensmaniero oni povas kompreni min, kaj laŭ mia pensmaniero oni povas koni ankaŭ aliajn". Siatempe la malforta juna sinjoro forlasis la malgrandan urbon kaj poste fariĝis majstro en la ĉina literatura rondo, tamen li neniam forgesis sian naskiĝurbon: "Mi ofte vivas en la impreso donita de la malgranda urbo." Kaj la urbo Fenikso kaj okcidenta Hunan liveris al li neelĉerpeblan fonton de verkado. Li neniam forgesis la fekundan teron, kiu nutris lin. Same kiel li, ankaŭ pentristo Huang Yongyu ne povis forgesi sian naskiĝurbon Fenikso kaj konstruigis tie domon en sia aĝo de 70 jaroj.

La urbo Fenikso estas kaj natura kaj kultura. Pli ol cent antikvaj konstruaĵoj miniaturis la historion de la urbo. Antikvaj loĝdomoj kun granda korto sin kaŝantaj ĉe mallarĝaj stratoj montras riĉan kulturon kaj nacian spiriton de la malgranda urbo. Tie "nacio" kaj "tradicio" neniom paliĝis pro tempopaso kaj ĉiam regas super la malgranda urbo kaj en la koro de la urbanoj. Kvieteco de la naturo kaj postsigno de la historio tie kunfandiĝis harmonie.

La lirlanta rivereto dotis la malgrandan urbon per romantikeco. Tamen la urbo ne estas akva lando vualita de pluveto sude de Yangzi-rivero, sed brakumita de rivereto kaj montoj kun prospera arbaro. Dank' al tio la urbo karakteriziĝas ankaŭ per ecoj de monta urbo. Ĝi allogas turistojn per sia beleco propra kaj aparta.