• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-26 19:28:42    
Lotusflora Ĝardeno de Baiyangdian

cri
La vojeto dekoraciata per lotusfloroj kaj iliaj folioj estas apenaŭ distingebla, sekve, kiam oni iras sur ĝi, kvazaŭ ili flosas sur la floraro. Fraŭlino Zhao Jie el Pekino diris:

"Estas ege ĝuinde! Mi vidis, ke ĉi tie abundas lotusfloroj, el kiuj troviĝas multaj novaj specoj ne konataj de mi antaŭe. Lotusfloro estas vere ĉarma. Mi multe fotis por memoro."

En la ĝardeno ofte videblas paro da lotusfloroj sur unu tigo. En la ĉina lingvo tiaj lotusfloroj nomiĝas "Bingdi Lian". Tia specio estas tre rara kaj havas signifoplenan simbolon, ĉar ĝi simbolas la lojalan amon de geedzoj. Ĉiĉerono fraŭlino Ren Li diris, ke pri la origino de tiaj lotusfloroj cirkulas kortuŝa rakonto. Ŝi ekrakontis: 

"En la pasinteco, estis junulo nomata Shui-sheng, kaj lia edzino estis belega virino. Foje, kiam Shui-sheng foriris por fiŝkaptado, loka tirano perfortis lian edzinon, kaj la lasta, pro malhonoriĝo, sin dronigis en rivero. Ege koleriĝinte, Shui-sheng mortigis la lokan tiranon damnatan de la lokaj popolanoj, poste li mem suicidis en la rivero sekvante sian edzinon. Nelonge poste oni trovis, ke en la loko, kie ili sin dronigis en akvo, elkreskis lotuso kun du floroj sur sama tigo. Oni nomis ĝin Bindi Lian, kiu simbolas eternan amon de geedzoj."

Starante sur boato en la lago Baiyangdian, ni vidis, ke nebulo ŝvebas sur la laga surfaco, fragmitoj tri metrojn altaj super la akva surfaco baras al ni rigardi pli foren. Laŭ sur-akvaj vojetoj dividitaj de fragmitaroj, diversaj ŝipoj glitas tien kaj ĉi-tien. Kiam nia boato elveturis al vasta akva surfaco, ni vidis antikvan fiŝkaptan bildon: Maljuna fiŝisto kun pluv-ĉapelo sur la kapo haltigis sian ŝipon per longa remilo, tiam nigraj pandionoj starantaj surŝipe laŭvice abrupte plonĝis en la lagan akvon, kaj momenton poste ili revenis sur la ŝipon, ĉiu kun fiŝo en la beko. En la pasinteco, loĝantoj ĉe la lago Baiyangdian sin vivtenis per fiŝkaptado, tamen nun la plejparto el ili sin okupas je turisma afero. Ĉiĉerono fraŭlino Ren Li diris:

"Nia vilaĝo kvazaŭ sidas sur insulo, sekve ĉiu familio posedas ŝipon, ĝenerale oni veturigas ŝipojn per remiloj, sed iuj loĝantoj ekipis siajn ŝipojn per la motoro por altigi la veturan rapidecon." 

Karaj amikoj, nun ni babilu pri lokaj karakterizaj manĝaĵoj de Baiyangdian. Fiŝaĵo kompreneble estas la unua elekto por turistoj vojaĝantaj tien. Tieaj fiŝoj estas ne nur abundaj je la kvanto kaj speco, sed ankaŭ tre bongustaj kaj alt-nutraj. Vojaĝante tie, se ne mankas al vi tempo, do vi povas peti kuiriston de iu ajn kampara hotelo prepari por vi la de vi mem kaptitan fiŝon. Krome, tie troviĝas ankaŭ diversaj frandaĵoj preparitaj el aliaj lokaj produktoj.