• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-28 07:34:28    
Dulingva Prozisto

CRI
En 1960, mi varbiĝis en ruslingvan fakultaton de la Pekina Universitato. Prezidanto de kunveno, bonveniga al novaj studentoj, proklamis, ke kamarado Cao Jinghua, direktoro de la fakultato, diros kelkajn vortojn al ni. Baldaǔ aperis sur podio oldulo, iom grasa, iom malalta, iom kalva, iom grizhara, iom... iom pli ol 60-jara. Li parolis en la rusa, sed kiel Lenin, kartave. Poste mi sciis, ke li estas ne nur edukisto kaj tradukisto, sed ankaǔ prozisto, eĉ dulingva, kaj en la ĉina kaj en la rusa.

Cao Jinghua, la iom kaj iom... naskiĝis en la gubernio Lushi de la provinco Henan, 1897. En la jaro 1921, la Socialisma Junulara Ligo sendis lin al Sovetunio por lernado. Li vizitis la Orientan Universitaton de Moskvo kaj, diplomite el ĝi, revenis al la patrolando. Baldaǔ li konatiĝis kun Lusin. Post malsukceso de la Granda Revolucio (1924—1927), li reiris al Sovetunio. Sekve li docentis al kelkaj superaj lernejoj en Moskvo kaj Leningrado. Dume li studis la rusan literaturon. En tiu periodo ne ĉesis lia korespondado kun Lusin. En 1933 li revenis al Ĉinio kaj fariĝis profesoro. Dume li entreprenis tradukadon, kaj sporade verkis prozaĵojn, nur kelkajn.

Lia prozado vere komenciĝis en 1949, pli kaj pli evoluis, ĝis 1961, antaǔ kiu jaro liaj verkoj sin karakterizis per tio, ke oda tono premas ĉion de enhavo, anstataǔ tio, ke li atentu vortouzadon.

En 1961 eldoniĝis proza kolekto titolita "Floro" kaj markanta, ke lia prozado eniris periodon de erupteca alto de arta kvalito. Tion komencis serio da prozaĵoj rememoraj pri la granda verkisto Lusin. Sekvis 3 suitoj pri lia vojaĝado al Yunnan, Fujian kaj aliaj sudaj provincoj. En ĉi tiuj verkoj li multe pli atentis strukturigon kaj artan provadon. Lia strebado daǔris ĝis la aĝo de pli ol 80 jaroj. Ekzemple, legante lian prozaĵon "Rememoro pri Milito", oni neniel povas imagi, ke ĝin verkis ne juna homo, sed grandaĝulo. En 1978 li mem diris, "Ĉu propono, ĉu idealo, povas profunde penetri la koron de leganto, inspiri lin (ŝin) kaj konduki ĉiujn kune al granda celo, esprimate en tia maniero de arto, ke oni enuas neniom de legado kaj, pli kaj pli sorĉate, movas dancoelane la manojn kaj piedojn." Li skrupule klopodis preciozigi ne nur tekston, sed ankaǔ titolon. Cetere, li intence strebis al melodieco kaj ritmeco de prozaĵo, por ke ĝia tona beleco reliefigu poeziecon de la vivo. Kaj frazeologie li tre amis simetrion inter supra frazo kaj suba, ankaǔ paralelismon kaj enumeracion, tiel ke liaj prozaĵoj estas eĉ pli facile deklameblaj ol poemo. Aliflanke, li tre lerte enŝovis klasikajn esprimojn kaj antikvajn idiomaĵojn, pro kio liaj prozaĵoj ŝajnas kaj antikvecaj kaj modernaj, kaj poeziaj kaj novelecaj, kaj multaj vortoj, se deklamataj, aǔdiĝas kvazaǔ sonoraj sonoj de perloj falantaj milde sur jadan platon.

Kompare kun prozaĵoj de Yang Shuo kiun ni konigis en la reto (la 24-an de la pasinta monato), la diferenco estas, ke Yang Shuo pli atentis poezian spiriton de verkoj, dum Cao Jinghua preferis poetikan formon en siaj prozaĵoj.