• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-29 10:03:40    
Junaj reĝisoroj estas atentataj en ĉina kaj alilanda filmmerkatoj

cri

En la ĉina filmista rondo aktivas aro da junaj reĝisoroj, kiuj persistas propran stilon kaj klopodas konformi al spektantoj kaj la merkato, alfrontante furiozan konkurencon. Iliaj verkoj estas atentataj de en- kaj eksterlandaj spektantoj.

De la lastaj jaroj, kineja enspezo de la ĉina filmmerkato estas dividata ĉefe de furoraj filmoj importitaj el aliaj landoj aŭ tiuj investitaj de ĉinaj komercistoj per granda sumo. Tiuj en malgranda kosto, direktitaj de junaj reĝisoroj, tre malofte havas la ŝancon por projekciado en kinejoj aŭ ne povas akiri grandsuman enspezon. Sed somere de la kuranta jaro, la filmo Freneziga Ŝtono, en la kosto de nur 4 milionoj da juanoj, akiris grandan sukceson. La kineja enspezo atingis ĉirkaŭ 20 milionojn da juanoj. Oni rigardis ĝin kiel novan viglecon en la ĉina filmmerkato. Tiu ĉi filmo estis direktita de Ning Hao, malpli-ol-30-jara reĝisoro. Per humura maniero ĝi prezentas absurdan rakonton. En kaduka fabriko oni trovis pecon da rara gemo; por akiri tiun ĉi gemon, okazis manovrolerta kaj komika batalo inter komercisto, fabrika sekurecestro kaj internacia ŝtelisto. Derek Eller, veterana komentariisto de la holivuda magazino Variety, alte taksis la filmon. Li diris, "La verko de Ning Hao surprizis min. Mi spektis liajn filmojn, tamen tiu ĉi estas tute diferenca kaj tre interesa. Scenaro de tiu ĉi filmo bone strukturiĝis, tio estas tre grava por la filmo."

Junaj reĝisoroj estas tiuj, kiuj naskiĝis post la 70-aj jaroj de la lasta jarcento. Ekprofesiinte en la filma industrio, ili renkontis defion el la ĉina ekonomia reformado, tamen ili elektis vivrimedojn malsamajn al la antaŭa generacio. Forlasinte fiksan salajron, ili prefere laboras kiel liberprofesiuloj. Ili spertis multajn malfacilojn por serĉi investaĵon kaj provis plurajn profesiojn por vivteno. De tiuj ĉi travivaĵoj ili inspiriĝis. Iliaj verkoj plurfoje gajnis premiojn en aliaj landoj kaj portis novan viglecon al la ĉina filmindustrio. Antaŭ nelonge, la filmo Trankvila Vivo, direktita de juna reĝisoro Jia Zhangke, gajnis la premion Ora Leono en la Venecia Filmfestivalo. Verkoj de Jia Zhangke havas stilon proksiman al historieco kaj precize prezentas apartecan sperton en la socia realo. Liaj filmoj ofte temas pri travivaĵo de ordinaraj homoj, troviĝantaj ekster la socia sistemo kaj facile vekas eĥon de spektantoj.

Krome, ankaŭ la filmo Tribunalo sur Ĉevaldorso, direktita de Liu Jie, gajnis la premion Horizonto por plej eminenta filmo. Tiu ĉi filmo estis verkita laŭ vera rakonto. Ĝi temas pri travivaĵo de la maljuna juĝisto Feng, servanta en baznivela kortumo de naciminoritata regiono de la provinco Yunnan. Feng per ĉevalo portanta nacian emblemon sur la dorso veturas inter tri montaraj vilaĝoj, al kiuj kondukas neniu ŝoseo, por juĝi aferojn. La filmo estis fotografita en realaj scenejoj, kaj protagonistoj en la filmo estis ludataj de lokaj popolanoj krom du profesiaj aktoroj. Tial la filmo rivelas veran bildon. Spektante tiun ĉi filmon, sveda filmkomercisto Willmar Andersson diris al raportisto, "Mi tre ŝatas tiun ĉi filmon, ĉar ĝi surekraniĝis el reala vivo kaj per pensiga maniero prezentas la rakonton. Ni elektas ĉinajn filmojn ĝuste pro tio, ke ili ĝenerale spegulas homecon. Tiu ĉi koncepto estas tre grava por filmoj kaj la tuta mondo."

Pro ne-matureco de la film-emisia sistemo, junaj reĝisoroj alfrontas mensan kaj ekonomian premojn. Tibeta reĝisoro Wanma Caidan havas profundan percepton pri tio. La filmo Silentaj Sanktŝtonoj, direktita de li, spegulas realan vivon en la nuna Tibeto. Ĝi rakontas pri juna lamao. Li hejmen revenis de malproksima lamaejo por novjara kuniĝo kun siaj familianoj, dum 3-taga restado en la hejmo li kun scivolemo estis ravita de televidaj programoj. Inter laiko kaj lamao, realo kaj mito, tradicia kulturo kaj ekstera civilizacio, la juna lamao kaj raviĝis kaj konfuziĝis.

Ĉinio ĉiujare produktas ĉirkaŭ 300 filmojn. Spektantoj preferas fimlojn en diversaj stiloj. La ĉina registaro atentas kaj subtenas junajn reĝisorojn, kaj ankaŭ iuj alilandaj institucioj interesiĝas pri ĉinaj reĝisoroj. En la lasta jaro, Liu Dehua, fama filmstelo el Hongkong, per sia investo lanĉis planon, celantan doni ŝancon al junaj reĝisoroj. Sinjoro Yu Weiguo, respondeculo pri funkciigo de tiu ĉi plano, diris, "La plano investas 25 milionojn da hongkong-aj dolaroj por altklaraj filmoj kaj esperas trovi eminentajn reĝisorojn el Azio por plenumi 6 filmojn. Unu el ili estis direktita de ĉina reĝisoro Ning Hao, kaj la ceteraj de tiuj el Hongkong, Malajzio kaj Taiwan."

Malgraŭ iuj problemoj en filma emisio, tamen grandega merkato kaj liberverkada medio stimulas junajn reĝisorojn. Iliaj verkoj puŝas la ĉinan filmmerkaton al diverseco kaj vigleco.