Celebre de la centjariĝo de Triesta Esperanto-Asocio, ĝi lanĉas internacian konkurson pri kurtfilmoj, je libervola temo, ital- kaj/aŭ Esperantlingvaj, aŭ alilingvaj sed kun ekrantekstoj en la itala aŭ Esperanta lingvo. La kurtfilmoj povas esti ankaŭ senparolaj.
- Arta Direktoro: Giampaolo COLONI
- Prezidanto de la Organiza Komitato: Edvige ACKERMANN
La verko, sendota al la konkurso, ne estu jam prezentita en aliaj similaj aranĝoj, tial la aŭtoro subskribu deklaron en tiu senco. La kurtfilmo devas esti en formo de DVD aŭ VHS kaj ne superu 15-minutan daŭron. Ĝi ne estos redonita.
La aŭtoro sendu poŝte sian verkon ĝis la 15-a de decembro 2006, en registrita koverto kaj kun ricev-atesto, al tiu ĉi adreso:
- Esperanto Trieste,
C.P. 601 c/o Ufficio Postale Trieste Centro,
IT-34132 Triesto, Italio
Krome estu provizitaj de la aŭtoro la jenaj informoj:
- vivpriskribo kun aldonita malgranda foto;
- mallonga resumo de la kurtfilmo, kelkaj fotoj, ties titolo kaj
la genro, kiu estos elektita inter la sekvaj: komika, horora,
kultura-didaktika-dokumenta, komedia, drama, detektiva, fabela,
folklora, muzika;
- nomoj de la roluloj kaj de la aliaj autoroj au personoj iel
kunlaborintaj en la filma realigado.
Eblas sendi ankaŭ kurtfilmojn jam prezentitajn en similaj aranĝoj, sed tiuj ĉi estos EKSTERKONKURSAJ.
Atentu: estas nepre malpermesitaj pornoaj kurtfilmoj kaj tiuj kun
perfortaj sceno-temoj.
Ĉiuj alvenintaj verkoj estos prezentataj al publiko okaze de la
SEMAJNO DE INTERNACIA AMIKECO - 19-25/02/2007, en kvin vesperoj je senpaga eniro. La ĉeestonta publiko voĉdonos la plej bonajn
verkojn kaj al tiu voĉdono, sumiĝos tiu de 5-persona ĵurio, kies nomojn oni diskonigos baldaŭ.
La kurtfilmoj, klasifikiĝintaj inter la unuaj tri, ricevos premion en formo de pokalo, plato, libroj, krome per projekciado de la verko en interreto kaj similaj ĉeno-kinejoj. La decidoj de la ĵurio kaj de la publiko estas nepriapelacieblaj.
|