• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-10 19:45:37    
Vojaĝo al bela urbo Dalian

cri
Nun ni babilu pri Dalian, fama ĉe-mara urbo en norda Ĉinio. Dalian estas konata pro plej multaj fontanoj kaj placoj en Ĉinio, kaj tiom pli, ĝi jam estis taksita de UN kiel unu el la urboj plej taŭgaj al la homa loĝado.

La urbo Dalian situas sur iu duoninsulo de la norda landparto de Ĉinio, ĉirkaŭate de mara akvo el tri flankoj. La blua ĉielo, verda maro, blanka sablaro kaj nigraj rifoj konsistigas tieajn naturajn pejzaĝojn. Pureco kaj freŝeco regas en tiu urbo, gazonoj similaj al rubandoj sin sternas en ĉiu direkto, kaj sur pluraj stratoj ombrataj de oleverdaj arboj, oni povas vidi maron.

Pro topografia trajto, la vojoj de Dalian estas ond-formaj, eble tio estas kaŭzo, kial en Dalian mankas biciklantoj. Tamen tio faciligas al alilokaj turistoj ekskursi en la urbo biciklante. Laŭ aranĝo de turisma administracio, la unuopa turisto povas lui unuselan biciklon, la duopaj la du-sidejan biciklon. Gaje biciklante sur ĉe-maraj stratoj, turistoj sate ĝuas ambaŭ-flankajn pejzaĝojn.

La kultura placo estas karakterizaĵo de la urbo Dalian. La Placo Xinghaiwuan kaj la Placo Haizhiyun sidas ĉe maro, kie oni povas rigardi marajn pejzaĝojn kaj ĉe-marajn skulptaĵojn. Dekoj da placoj kaj ĉirkaŭ cent skvaroj dislokiĝas tra la tuta urbo, kaj verdaj herboj, pimpaj floroj, blankaj kolomboj, fontanoj, skulptaĵoj kaj ankaŭ konstruaĵoj el la japana stilo kaj la rusa stilo ravis turistojn, kiuj senĉese fotis kaj fotis…

S-ro Zhang Feng, juna Dalian-ano, diris, ke la plej aprecinda estas la Placo Xinghaiwuan. Li diris:

"Kun la areo de miliono kaj 760 miloj da kvadrataj metroj, la Placo Xinghaiwuan estas la plej granda placo en Ĉinio. Rigardu, tie estas la fontano kun la sun-flora formo, antaŭ ĝi estas tradicia ornama kolono surgravurita, kaj plue videblas kupra skulptaĵo memora al centjara jubileo de la urba fondiĝo."

Sur la Placo Xianghaiwuan troviĝas Moderna Muzeo de la urbo Dalian. Ĝi estas griza-kolora konstruaĵo kun moderna stilo, kaj turistoj vojaĝantaj en Dalian ŝatas viziti tiun muzeon. Estro de la muzeo s-ro Liu Zhenwei konigis:

"En Moderna Muzeo estas noto pri la metamorfozo de Dalian en cent jaroj de 1899 ĝis nun, precipe pri la evoluado de la urbo en industrio, agrikulturo, turismo kaj aliaj flankoj en la lastaj 20 jaroj post efektivigo de reformado kaj malfermo. La muzea konstruo areas je 30,4 mil kvadrataj metroj."