• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-12 10:30:58    
Fama Armea Prozisto

CRI

La naskoloko de Wei Wei estas Zhengzhou, ĉefurbo de la provinco Henan. Li, naskita en 1920,estas fama armea verkisto dank' al kulturado kaj edukado fare de la Partio en batala vivo.

Vizitante elementan lernejon, li jam tre amis literaturon. En 1937 li kuris al kontraŭjapana fronto en la provinco Shanxi kaj aliĝis al la Oka-voja Armeo. Poste li iris al la revolucia sanktejo Yan'an kaj vizitis Kontraŭjapanan Milit-politikan Universitaton. Diplomite el tiu universitato, li iris al limregiono de Jin-Cha-Ji kaj faris progagandan laboron en armeo. Ĝuste tiam li komencis verkadon, unue de poemoj.

La verkada talento de Wei Wei estas multafaca. Li verkis ne nur poemojn, sed ankaŭ operojn, teatraĵojn, scenarojn, novelojn kaj romanojn. Sed post la liberiĝo de la ĉina ĉeftero, precipe dirite, ekde la jaro 1949, en la periodo de la nuntempa literaturo de Ĉinio, nur lia prozo, al kiu li donis plej grandan energion, portis al li plej brilan sukceson kaj lasis plej vastan kaj profundan influon al la ĉina popolo.

"Kiuj Estas Plej Amindaj Homoj?", "Feliĉaj Floroj Ridas al Herooj" kaj "Printempa Notaro" – jen prozaj kolektoj, spegulantaj bataladon en la Kontraŭusona kaj Koresava Milito. Precipe "Kiuj Estas Plej Amindaj Homoj?", presitaj kaj reeldonitaj 22-foje kaj tradukitaj en multajn lingvojn, donis plej grandan influon kaj fariĝis grava kolekto de prozaĵoj en la trezorejo de la nuntempa literaturo de Ĉinio. "Plej Aminda Homo" fariĝis karesnomo de soldato de la Ĉina Popola Liberiga Armeo; ĉie, de la norda landoparto ĝis la suda, de la orienta ĝis la okcidenta, ĉiu popolano vokas, de jaro al jaro, sume jam preskaŭ 60 jarojn, "Plej Aminda!", "Plej Amindaj!"

Wei Wei verkis ankaŭ kelkon da lirikecaj prozaĵoj, ekzemple "Profunda Sento ĉe Adiaŭo" kaj "Mia Instruisto", sin karakterizantaj per maksimuma ellaso de emocio, patoso kaj pasio. Li verkis ankaŭ ideologiajn komentariojn pri memkulturado de gejunuloj, ekzemple, "Benon al Homoj Marŝantaj al Vivo" kaj "Esti Novtipaj Intelektuloj" kiuj, ideologie tre brilaj, portas aktualan signifon kaj ludas edukan rolon. Tri aspektoj evidentas el ĉi tiaj prozaĵoj: 1) Trafeco – ili celas nur junajn homojn kaj temas ekskluzive pri problemoj renkontitaj kaj zorgataj de adoleskantoj; 2) agiteco – iliaj tekstoj, bele formitaj kiel oratoraĵoj, pozitive instigas al strebado kaj klopodado por alta idealo, superba sento kaj nobla hobio; 3) aŭdaceco – anstataŭ eviti ion en la realo la aŭtoro kuraĝe alfrontis ĉion troviĝantan en la socio, ekzemple en "Benon al Homoj Marŝantaj al Vivo" la aŭtoro elmontris burokratismon dirante, "En nia lando burokratistoj estas fakte ne malmultaj". Li brave konsilis, ke gejunuloj marŝu en la vivon kaj luktu por ankoraŭ pli bela kaj racia morgaŭo.

Cetere, la prozo de Wei Wei havas karakterizaĵojn ankaŭ de rapideco kaj epoka forteco. Trafas la proverbo, "Forĝu feron dum ĝi estas varmega". (Vd. "Proverbaro Esperanta", 616, p.21) Li ĝustatempe publikigis prozaĵon pri ĵus aperinta problemo kaj epokece montris socian kontraŭdiron.

Oni diris, ke la sukceso kaj merito, kiujn Wei Wei gajnis el la verkado de prozaĵoj, estas malfacile takseblaj, tio signifas, ke liaj sukceso kaj merito montriĝas ege grandaj. Tamen, bedaŭrinde, li ne povis sobre teni egoon por elvolvi siajn talenton kaj prozan superecon, sed turnadis sin, de tempo al tempo, en ĝenron aŭ fakon, tre fremdan.