• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-13 07:50:33    
Xie Jiaolan: Varmo en Brokado kaj Trikado

CRI

Vintro ne tre plaĉas al mi. Ĝi ĉiam nebulas en la memoro, sin prezentante jen varmeta kvazaǔ en aǔtunaj tagoj, jen kaoseca precipe kiam frosta fluo sin direktas suden kaj pluveto obstinas plurajn diurnojn ĝis la ĉielo ŝajnas alfali.

Tamen ĝuste tian vintron mi dankas pro tio, ke varmo leviĝas el bulo kaj bulo da molaj fadenoj.

Tiam ankoraǔ ebonis la hararo de mia patrino kiu, ĉiam akompanata de paro da dikaj harplektaĵoj, sin tute okupis per brodado, sidante en la suno de strateto. Mi plej amis rigadi ŝian laboron, ĝui la absorbitecon kaj ĉarmon de forto en kvieto; kaj kredis, ke mia patrino estas la plej bela en la mondo. Dume min sorbis 5-koloraj fadenoj en ŝia mano kaj bildo aperigata super plenluneca framo. Diferencis ankaǔ la samkoloraj fadenoj, inter paleco kaj malheleco. Kaj la koloroj formis sennombrajn kombinojn. Post nelonge naskiĝis jam peoniaj floroj, katido ludanta pilketon, birdoj pare flugantaj kaj...

Jen la plej bela brodado! En tiu epoko ĉiu knabino en la kamparo devis ellerni ĝin. Estante nur 6- aǔ 7-jara, knabino jam, instruite de la patrino aǔ najbarino, posedis kelkajn teknikojn de kudrado kaj brodado. Tamen mia patrino ne volis doni instruadon al mi, kiam mi atingis la aĝon de 6 jaroj, ĉar ŝi timis, ke bovhare maldika kudrilo pikus al mi la fingron kaj, aliflanke, ke mia sango makulus blankan ŝtofon, tiam ŝi devus ne nur perdi laborpagon, sed ankaǔ fari kompenson kontraǔ la malpurigo.

La brodado estas malfacilega. Ĝi postulas akrecon de la okuloj, lertecon de la mano (kutime de la dekstra), egalecon de kudreroj kaj precizon de koloroj. Unufoje ĉion, sen spaco de korektado. Estis okazo, en kiu panjo pikis al si la fingron, tiam, kvazaǔ elektre tuŝite, ŝi rapidege retiris la fingron; kaj mi vidis puncan perleton sur la pinto de tiu fingro. Ĵetinte rigardon al ĝi, panjo ŝovis la fingron en la buŝon kaj forsuĉis la sangan makulon. Sekve ŝi, kvazaǔ nenio okazus, daǔrigis la laboron. Plurfoje mi petis provon, sed ŝi kategorie rifuzis.

Kion la patrino skrupule ellernigis al mi, tio estas trikado de vintra varmo.

Komence de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, furoris trikejoj en nia vilaĝo. Junaj kaj aǔdacaj viroj iris en urbon, prenis grandan kvanton da krudaĵoj kaj disdonis ilin al vilaĝaj metiistinoj, per tio gajnante profiton. Koncernaj virinoj ofte kolektiĝis jen en ties hejmo jen en ĉi ties domo, jen angule de strato, jen sur bambua digo, jen sub pergolo, aǔ kune esploronte arton, aǔ reciproke instruonte teknikon, aǔ varme konkursonte pri lerteco kaj rapideco. En tia etoso mi rapide ellernis la trikadon.

Poste la vivkondiĉo multe pli boniĝis, ni do aĉetis ĵerzojn, anstataǔ mem triki lanveston.

Kaj pli poste, mi edziniĝis. La bopatrino scipovis nek brodadon nek trikadon, tial mia metio ekhavis terenon. Vintre de la 1-a jaro post la geedziĝo, vizitante magazenon, mi vidis bonkvalitan lanon, produktitan en Ŝanhajo. Mi decidis aĉeti ĝin. Kaj eĉ en mia cerbo aperis formo de ĵerzo, kun V-ronda kolumo, rize blanka, kaj orlo malhele blua. Senĝenece kaj romantike! Jen la 1-a ĵerzo, kiun mi mem trikis por la edzo. Sed ankaǔ la lasta!

Antaǔ 2 jaroj modis trikita koltuko. Mi reviglis kaj faris provon. Evidente, la teknikon mi ne tute forgesis. Tre bone. Post nelonge aperis diversakoloraj pecoj, kaj por mi, kaj por li, kaj por filino. Baldaǔ urbaj knabinoj petis min kiel instruistinon. Sterniĝis memfido.